Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 24 —

petoli, mi ekvidis de tie malproksime ion, kio svingis en la akvo, kaj kiu venis kvazaŭ al ni per skuo. Mi vidis tion videbla, kaj poste subite mi vidis, ke mi vidas plu nenion. He Lukaso! mi diris, mi pensas, ke jen estas homoj naĝantaj tie malproksime. Vere, li diris, ci ĉeestis al la mortiĝo de kato, ci havas la vidon malklara. Sangon de Dio, mi diris, mi ne havas la vidon malklara: ĝi estas homoj. — Tute ne, li diris, ci havas malvidecon — Ĉu ci volas veti, mi diris, ke mi ne havas malvidecon, mi diris, kaj ke ĝi estas du homoj, kiuj naĝas rekte tien ĉi, mi diris. — Morton de Dio, li diris, mi vetas, ke ne. — Ho! mi diris, ĉu ci volas veti dek soldojn, ke jes? — Mi tute volas, li diris, kaj por ĝin montri al ci, jen estas mono kiel garantiaĵo, li diris. — Mi ja ne estis freneza nek sencerba: mi brave metis teren kvar monerojn kaj kvin soldojn, je Dio, tiel kuraĝe kiel se mi englutus glason da vino; ĉar mi estas ja riskema kaj agadas laŭ mia bontrovo. — Mi bone sciis kion mi faris. Iu alia naivegulo! Fine do, apenaŭ mi estis ekvetinta, mi vidis la du homojn, tute videble, kiuj faris al ni signojn, ke ni iru al ili; kaj mi unue forprenis la garantiaĵon. — Nu, Lukaso, mi diris, ci vidas bone, ke ili nin vokas; ni iru rapide por ilin helpi — Ne, li diris, ili igis min malgajni — Ho do! tiel estas, ke fine, por mallongigi, mi tiel predikis al li, ke ni nin metis en barkon, kaj poste ni tiom klopodis bone malbone, ke ni tiris ilin el la akvo, kaj poste ni kondukis ilin al nia domo apud la fajro; kaj poste ili sin senvestigis tute nudaj por sin sekigi, kaj poste venis ankoraŭ du el la sama bando, kiuj sin savis tute solaj, kaj poste Mateino tien alvenis, al kiu oni faris amindumajn okuladojn. Jen estas ĝuste, Ĉarlino, kiel ĉio tio ĉi okazis.