Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 25 —

Ĉarlino

Ĉu ci ne diris al mi, Peĉjo, ke unu estas multe pli beltalia ol ceteraj?

Peĉjo

Jes, li estas la mastro. Kredeble li estas ia granda, granda sinjoro, ĉar li havas oron sur sia vesto de supre ĝis malsupre; kaj liaj servantoj estas mem sinjoroj; kaj tamen kiom ajn granda sinjoro li estas, li droniĝus, je mia fido, se mi ne ĉeestus tie.

Ĉarlino

Vidu iom!

Peĉjo

Ho! je Dio, sen mi li havus sian plenbuŝelon da faboj.

Ĉarlino

Ĉu li estas ankoraŭ tute nuda ĉe ci, Peĉjo?

Peĉjo

Ne, ili envestigis lin tute antaŭ ni. Dio mia! mi neniam vidis iun tiel envestiĝi. Kiom da aferaĵoj kaj ornamaĵoj surmetas sur sin tiuj sinjoroj korteganoj! Mi perdiĝus en ĉio tio ĉi, kaj mi estis tute mirigata, vidante ĝin. Nu, Ĉarlino, ili havas harojn, kiuj ne teniĝas ĉe ilia kapo; kaj tion ili surmetas post ĉio, kvazaŭ kufon el stupo. Ili havas ĉemizojn, kiuj havas manikojn, en kiujn ni enirus tute starante, ci kaj mi. Anstataŭ pantaloneto, ili portas jupeton tiom larĝan kiom de nun ĝis Pasko; anstataŭ jako, malgrandan brakveston, kiu ne atingas eĉ ilian brustoston, kaj anstataŭ kolumo, grandan poŝtukon el retaĵo, kun kvar dikaj penikoj el tolaĵo, kiuj pendas sur ilia stomako. Ili havas ankaŭ aliajn kolume-