Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

DON JUAN

LA ŜTONA FESTENO



AKTO UNUA


La teatro prezentas palacon.



SCENO UNUA


SGANARELO, GUSMANO

Sganarelo, tenante tabakujon

Kion ajn povas diri Aristotelo kaj la tuta filozofaro, nenio egalvaloras la tabakon: ĝi estas la pasio de l'honestuloj, kaj kiu vivas sen tabako ne estas inda vivi. Ne sole ĝi gajigas kaj purigas la homajn cerbojn, sed ankaŭ ĝi instruas la animojn pri la virto, kaj oni lernas per ĝi fariĝi honestulo. Ĉu vi ne vidas ja, kiel serveme, tuj kiam oni uzas ĝin, oni agas kontraŭ ĉiuj, kaj kiel oni estas ravata doni da ĝi, dekstre kaj maldekstre, kie ajn oni troviĝas? Eĉ oni ne atendas esti petita, kaj oni antaŭkuras la deziron de l'personoj; tiel vere estas. ke la tabako inspiras sentojn de honoro kaj virto al ĉiuj ĝiaj uzantoj. Sed sufiĉe pri tiu temo: ni reprenu iom nian paroladon. Tiel do, kara Gusmano, sinjorino Elviro, via mastrino, surprizita de nia forveturo, ekmilitiris post nin; kaj ŝia koro, kiun mia mastro sciis tre forte tuŝi, ne povis vivi, laŭ via diro, ne venante serĉi lin tie ĉi. Ĉu vi volas, ke