inter ni mi diru al vi mian penson? Mi timas, ke ŝi estos malbone pagata por ŝia amo, ke ŝia vojaĝo en tiun ĉi urbon naskos malmulte da frukto, kaj ke vi estus tiom egale gajnintaj ne moviĝante de tie.
Gusmano
Kaj la kaŭzo plie? Diru, mi petas, Sganarelo, kio povas inspiri al vi tiel malbone antaŭsignan timon? Ĉu via mastro malfermis al vi sian koron pri, tio, kaj ĉu li diris al vi, ke li havas por ni ian malvarmecon, kiu lin devigis forveturi?
Sganarelo
Ne, sed okulmezure, mi konas proksimume la iradon de l'aferoj, kaj, kvankam li ankoraŭ diris al mi nenion, mi preskaŭ vetus, ke l'afero iras tien. Mi povas eble erari, sed fine, pri tiaj temoj, la spertado povis doni al mi kelkajn lumojn.
Gusmano
Kiel? tiu forveturo tiel malmulte antaŭvidita estus malfidelaĵo de Don Juan? Li povus fari tian ofendon al la ĉasta amo de Sinjorino Elviro?
Sganarelo
Ne, sed li estas ankoraŭ juna, kaj ne havas sufiĉe da kuraĝo...
Gusmano
Homo de lia rango farus tiel malkuraĝan faron!
Sganarelo
He! jes, lia rango! Ia rezono estas bela; kaj pro tio li sin detenus de la aferoj!