Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 7 —

Gusmano

Sed la sanktaj ligiloj de la edzeco lin tenas endevigitan…

Sganarelo

He! kompatinda Gusmano, amiko mia, vi ne scias ankoraŭ, kredu min, kia homo estas Don Juan.

Gusmano

Mi ne scias, efektive, kia homo li povas esti, se estas vere, ke li faris al ni tian perfidaĵon; kaj mi ne komprenas kiel, post tiom da amo kaj senpacienco elmontritaj, tiom da fervoraj amindumoj, da petoj, sopiroj kaj larmoj, tiom da pasiaj leteroj, kaj ripetitaj ĵuroj, tiom da elboloj fine kaj da eksplodoj, kiujn li aperigis, ĝis perforti en sia pasio la sanktan barilon de monaĥejo por meti sinjorinon Elviron en sian potencon; mi ne komprenas, mi diras, kiel post ĉio tio ĉi li havus la koron esti kapabla malplenumi sian vorton.

Sganarelo

Mi ne havas grandan penon por ĝin kompreni, mi, kaj se vi konus la pilgrimanton, vi trovus la aferon sufiĉe facila por li. Mi ne diras, ke li ŝanĝis siajn sentojn por Sinjorino Elviro; mi ne havas ankoraŭ certecon pri tio. Vi scias, ke laŭ lia ordono mi forveturis antaŭ li; kaj de lia alveturo, li ankoraŭ ne interparolis kun mi; sed antaŭzorge, mi sciigas vin, inter nos, ke vi vidas en Don Juan, mia mastro, la plej grandan krimegulon, kiun la tero iam portis, furiozulon, hundon, diablon, turkan, herezulon, kiu kredas nek ĉielon, nek sanktulon, nek Dion, nek lupkoboldon, kiu pasigas tiun ĉi vivon kiel vere bruta besto, porkon de Epikuro, veran Sardanapalon, kiu fer-