Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mas la orelon al ĉiuj kristanaj admonoj, kiujn oni povas fari al li, kaj nomas sensencaĵoj ĉion, kion ni kredas. Vi diras al mi, ke li edziĝas je via mastrino: kredu, ke li estus farinta multe pli por kontentigi sian pasion, kaj ke kune kun ŝi li estus ankaŭ edziĝinta je vi, ŝia hundo, kaj ŝia kato. Edziĝo kostas al li nenion por kontrakti; li ne uzas aliajn kaptilojn por kapti la belulinojn; kaj li estas edziĝanto ĉiuflanka. Sinjorino, fraŭlino, urbanino, vilaĝanino, li trovas nenion tro varma nek tro malvarma por si; kaj se mi dirus al vi la nomojn de ĉiuj virinoj, je kiuj li edziĝis en diversaj lokoj, estus ĉapitro daŭronta ĝis vespere. Vi restas surprizata, kaj alikoloriĝas ĉe tiu parolado: tio estas nur skizo de l' personaĵo; kaj por fini la portreton, oni bezonus multe da plua penikado. Sufiĉas, ke la kolero de l' ĉielo nepre lin premegos iam, ke estus pli bone por mi aparteni al la diablo ol aparteni al li, kaj ke li vidigas al mi tiom da abomenaĵoj, ke mi dezirus, ke li estu jam, mi ne scias kie. Sed grandsinjoro malbonulo estas terura afero; mi devas esti al li fidela, vole malvole; timo faras en mi oficon de fervoro, kaj min tre ofte necesigas tion aplaŭdi, kion malamegas mia animo. Jen li estas, li venas promeni en tiu ĉi palaco, ni disiru. Aŭskultu almenaŭ; mi faris al vi tiun konfidencion senkaŝe, kaj tio eliris el mia buŝo iom rapide; sed se okazus, ke io el ĝi venus al liaj oreloj, mi dirus laŭte, ke vi mensogis.