Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 32 —

estas! Mi vidu iom viajn dentojn, mi petas. Ha! kiel amaj ili estas, kaj tiuj lipoj dezirigaj! Miaparte, mi estas ravata, kaj neniam vidis tiel ĉarman personon.

Ĉarlino

Sinjoro, tion plaĉas al vi diri, kaj mi ne scias, ĉu ĝi estas por min moki.

Don Juan

Mi, moki vin Dio min gardu! Mi tro amas vin por tio, kaj el la fundo de l'koro mi parolas al vi.

Ĉarlino

Mi estas al vi tre danka, se tiel estas.

Don Juan

Tute ne, vi ne devas esti danka al mi pro ĉio, kion mi diras al vi; kaj nur al via beleco vi ĝin ŝuldas.

Ĉarlino

Sinjoro, ĉio tio ĉi estas tre bone dirita por mi, kaj mi ne havas spriton, por respondi al vi.

Don Juan

Sganarelo, rigardu iom ŝiajn manojn.

Ĉarlino

Fi! sinjoro! ili estas nigraj, kiel mi ne scias kio.

Don Juan

Ha! kion vi diras? Ili estas la plej belaj, kiujn oni povas vidi: permesu, ke mi kisu ilin, mi petas.

Ĉarlino

Sinjoro, tro da honoro vi faras al mi; kaj se mi scius tion antaŭe, mi ne forgesus ilin lavi per brano.