Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 59 —

homo atakatan de tri aliaj! La parto estas tro malegala, kaj mi ne devas toleri tian malkuraĝaĵon. (Li prenas la glavon en manon kaj kuras al la loko de l'batalo)



SCENO III-a


Sganarelo, sola.

Mia mastro estas vera furiozulo, irante sin prezenti al danĝero ne lin serĉanta. Sed, je mia fido, la helpo utilis, kaj la duo forkurigis la trion.



SCENO IV-a


DON JUAN, DON KARLOS, SGANARELO, ĉe la fundo de l'teatro.

Don Karlos, remetante sian glavon.

Oni vidas, per la forkuro de tiuj rabistoj, kian helpon povas alporti via brako. Permesu, sinjoro, ke mi vin danku pro faro tiel noblanima, kaj ke…

Don Juan

Mi nenion faris, sinjoro, kion vi ne farus en mia loko. Nia propra honoro estas interesata en tiaj aventuroj; kaj la faro de tiuj kanajloj estis tiel malkuraĝa, ke oni partoprenus en ĝi ne kontraŭstarante. Sed per kia okazo vi troviĝis inter iliaj manoj?