Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 58 —

Malriĉulo

Mi certigas vin, sinjoroj, ke plej ofte mi ne havas pecon da pano por meti sub la dentojn.

Don Juan

Jen kio estas stranga, kaj vi estas tre malbone rekompencata pro viaj zorgoj: ha! ha! mi tuj donos al vi ormoneron, se vi volas ĵuri.

Malriĉulo

Ha! sinjoro, ĉu vi volus, ke mi faru tian pekon?

Don Juan

Vi devas nur vidi, ĉu vi volas gajni ormoneron aŭ ne; jen estas unu, kiun mi donos al vi, se vi ĵuros. Tenu; vi devas ĵuri.

Malriĉulo

Sinjoro…

Don Juan

Sen tio, vi ne havas ĝin.

Sganarelo

Nu, nu, ĵuru iom: ne estas malbono en tio.

Don Juan

Prenu, jen ĝi estas, prenu, mi diras; sed ĵuru do.

Malriĉulo

Ne, sinjoro, mi pli amas morti de malsato.

Don Juan

Iru, iru, mi donas ĝin al vi pro amo al la homaro. (Rigardante en la arbaron) Sed kion mi vidas tie? Unu