Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 65 —

Don Alonzo

Kio! vi prenas la partion de nia malamiko kontraŭ mi; kaj, anstataŭ esti kaptita ĉe lia vido de la samaj ekscitoj, kiujn mi sentas, vi kontraŭe vidigas por li sentojn plenajn je dolĉeco!

Don Karlos

Mia frato, ni montru moderecon en rajta faro; kaj ne venĝu nian honoron kun tia senbrideco, kiun vi vidigas. Ni havu koron, kies ni estu regantoj, kuraĝon, kiu havu nenion sovaĝan, kaj rilatu al la aferoj per pura konsiliĝo kun nia prudento, kaj ne per la movo de blinda kolero. Mi ne volas, mia frato, resti ŝuldanta al mia malamiko; mi havas al li ŝuldon, kiun mi bezonas antaŭ ĉio elpagi. Nia venĝo, kvankam prokrastita, ne estos malpli frapanta; kontraŭe, ĝi tiros el tio plibonaĵon; kaj tiu okazo, ke ni povis ĝin preni, aperigos ĝin pli justa antaŭ la okuloj de ĉiuj.

Don Alonzo

Ho! kia stranga malforteco kaj terurega blindeco tiel enriskigi la interesojn de sia honoro pro la ridinda penso de malreala ŝuldo!

Don Karlos

Ne, mia frato, ne vin maltrankviligu. Se mi faras kulpon, mi scios ja ĝin ripari, kaj mi prenas sur min la tutan zorgon de nia honoro; mi scias al kio ĝi min aldevigas, kaj tiu halto unutaga, kiun mia dankeco petas de ĝi, nur pligrandigos la deziregon, kiun mi havas ĝin kontentigi. Don Juan, vi vidas, ke mi zorgas redoni al vi la bonon, kiun mi ricevis de vi, kaj vi devas per tio juĝi pri la cetero, kredi ke mi elpagas kun la sama fajreco, kion mi ŝuldas, kaj ke mi ne estos malpli akurata