Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 66 —

pagi al vi la ofendon ol la bonfaran. Mi ne volas vin devigi tie ĉi klarigi viajn sentojn, kaj mi donas al vi la liberecon pripensi viatempe la prenotajn decidojn. Vi konas sufiĉe la gravecon de l'ofendo, kiun vi faris al ni, kaj mi vin faras mem juĝanto pri la rekontentigoj, kiujn ĝi postulas. Ekzistas kvietaj rimedoj por nin kontentigi; ekzistas ankaŭ perfortaj kaj sangaj, sed fine, kian ajn elekton vi faros, vi donis al mi vian vorton, ke vi havigos al mi rekontentigon el Don Juan. Pripensu havigi ĝin, mi petas, kaj memoru, ke ekster tie ĉi mi jam ŝuldas nur al mia honoro.

Don Juan

Mi nenion elpostulis de vi, kaj plenumos, kion mi promesis.

Don Karlos

Ni iru, mia frato; momento da kvieteco faras nenian malservon al la severeco de nia devo.




SCENO VI-a


DON JUAN, SGANARELO

Don Juan

He! he! Sganarelo!

Sganarelo, elirante de la loko, kie li estas kaŝita.

Kio estas?

Don Juan

Kiel! ci forkuras, kiam oni atakas min?