Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

AKTO KVINA


La teatro prezentas kamparon.



SCENO UNUA


DON LUIZ, DON JUAN, SGANARELO

Don Luiz

Kio! mia filo, ĉu estas eble, ke la boneco de l'ĉielo plenumis miajn petojn? ĉu tio, kion vi diras al mi, estas efektive vera? ĉu vi ne trompas min per falsa espero, kaj ĉu mi povas preni ian certecon pri la surpriza novaĵo de tia konverto?

Don Juan

Jes, vi vidas min revenintan el ĉiuj miaj eraroj; mi ne estas la sama homo kiel hieraŭ vespere, kaj la ĉielo subite faris en mi ŝanĝon, kiu surprizos ĉiujn. Ĝi tuŝis mian animan kaj malfermis miajn okulojn; kaj mi rigardas kun terurego la longan blindecon, en kiu mi estis, kaj la krimajn malordaĵojn de la vivo, kiun mi kondukis. Mi trapasigas en mia spirito ĉiujn ĝiajn abomenaĵojn, kaj miras, kiel la ĉielo povis ilin tiel longe toleri, kaj ne faligis dudekfoje sur mian kapon batojn de sia ti-