Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 96 —

meginda justeco. Mi vidas la indulgojn, kiujn faris al mi ĝia boneco, ne punante min pro miaj krimoj, kaj mi pretendas ilin profiti, kiel mi devas, aperigi antaŭ la okuloj de l' mondo subitan ŝanĝon, ripari tiamaniere la skandalon de miaj antaŭaj faroj, kaj penadi por ricevi de la ĉielo plenan pardonon. Jen al kio mi volas labori; kaj mi petas vin, Sinjoro, ke vi bonvolu kunefiki al tiu projekto, kaj min helpi por fari elekton de persono, kiun mi uzos kiel gvidanton, kaj sub kies konduko mi povas marŝadi senerare sur la vojo, kien mi estas tuj enironta.

Don Luiz

Ha! filo, kiel facile estas revokata la fervoro de patro, kaj kiel rapide nuliĝas la ofendoj de filo ĉe la plej malgranda vorto pri pento! Mi jam ne memoras ĉiujn malplezurojn, kiujn vi kaŭzis al mi, kaj ĉio estas forviŝita per la vortoj, kiujn vi ĵus aŭdigis. Mi ne konscias mem, mi konfesas; mi ĵetas larmojn de ĝojo; ĉiuj miaj deziroj estas plenumitaj, kaj mi nenion plu havas de nun por peti de la ĉielo. Kisu min, mia filo, kaj persistu, mi petegas, en tiu laŭdinda penso. Miaflanke, mi iras tuj porti la feliĉan novaĵon al via patrino, dividi kun ŝi la dolĉajn ekscitojn de la ravo, en kiu mi estas, kaj danki al la ĉielo pro la sanktaj decidoj, kiujn ĝi bonvolis inspiri al vi.