Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
- ĤORO.
- ĤORO.
Vivu, vivu! — paro juna!
Amo en la vivo kuna
Harmonie ligu vin!
Jen antikvaj du juveloj,
Du blazonoj de nobeloj,
Digne unuigas sin.
- ZJEMBA kun ĤORO.
- ZJEMBA kun ĤORO.
Ni rigardu kun kortuŝo!
Tut-egala ind’ ilia:
Ĝust-kreita por Januŝo
Stolnik-filino Zofia!
- KELKAJ GASTOJ.
- KELKAJ GASTOJ.
Jen egala juna paro,
Per beleco kaj dotaro!
En feliĉo kaj bonsano
Longe vivu! longe vivu
Odrovonĵo kaj Pomjano!
- STOLNIK.
- STOLNIK.
Al sinjoroj ni el koroj
Dankas por dezir-dediĉ’.
Do, amikoj! al kalikoj!
Ni amu nin!
- ĤORO.
- ĤORO.
Por feliĉ’!
(Zjemba kun la Ĥoro foriras, kriante ankoraŭ: « Ili vivu!»)
SCENO II
STOLNIK, ZOFJA, JANUŜ (enirante el salono).
- JANUŜ.
- JANUŜ.
Benu, patro kaj sinjoro!
Tiel nomas mi jam vin.