Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

reciproke sin disŝirantaj popoloj de Eŭropo kaj per kiu li ankaŭ ekstere de la limoj de Anglujo volis paroli al la homaro sanganta el mil vundoj.

Tiu broŝuro estis lia krimo. Per ĉiuj rimedoj la nuna angla registraro provis malhelpi ĝian konatiĝon kaj ĝian disvatiĝon. Sed spite de ĉiuj despotaj subpremaj antaŭrimedoj de la ĉefpotenculo de l’ iama libera Anglujo ĝi fariĝis konata, kaj ni nun komunikas ĝian enhavon al la publiko. La broŝuro titoliĝas: „Tsardom’s part in the war”. Per koncizaj, frapantaj frazoj ĝi atestas pri la malindulge logika akreco, pri la profunda veramo kaj la ĝenerala homamo de la verkinto, kiu pro tio devis iri en malliberejon.

Ĉiu legu la malgrandan broŝuron, kies konatiĝon la potenculoj de la angla „demokratio” ne volis toleri.

Sed ĝi ne nur estas atesto pri la ne koruptebla, vere demokratia sento de sia aŭtoro, sed ankaŭ pri lia vere profeta spirito.

Nome, kion Morel en sia broŝuro elmontras en mallongaj konturoj okaze nur rimarkige kaj preskaŭ per superhoma divenema talento, tion dokumente malkovris kaj al pli granda publikeco montris nur la evoluo de la internpolitikaj cirkonstancoj en Ruslando, la malkovroj de la Suĥomlinov-proceso, la publikigoj de la rusaj-francaj-anglaj-italaj sekretkontraktoj kaj la kune kun tio okazinta telegraminterŝanĝo inter Berlin kaj Wien.