Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

klarigis la ruzon, ĉefe pro fiereco, sed ankaŭ malfacile estas ĉe geknaboj teni sekreton; kaj ĉiuokaze estis nenia profito teni la detalojn sekretaj. La ruzo estis neripetebla.

Jozeĉjo gratulis Jaĉjon. “Vi tre lerte agis. Mi gratulas vin. Iam mi elpensos similan ruzon. Mi avertas vin,” li diris bonhumore.

“Sed estas al la knabinoj ke vi diru tion. Ili sendube ebligis la sukceson.”

Johanino Harris kaj Rozo Barnes kiuj estis proksimaj, ruĝetiĝis. Johanino rompis la streĉitecon per propono, “Nun ni manĝu kaj interparolu kiel la aliaj.”

Rozo konsentis, “Jes, ni tuj komencu.”


FINO