Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum ĉi tiu tempo la knabinoj plenigis la saketojn. Ĉiu surpriziĝis ke la diskutado daŭris tiom longe.

“Kaj oni diras ke ni paroladaĉas,” estis ofte ripetita komento de la knabinoj.

Tiam ĉiuj prenis siajn lokojn. La Gordon-anoj dividiĝis en tri bandojn. En unu estis Jaĉjo, Vilhelmo, Miĥaĉjo, Georgo Robertson, Alano Hawkins kaj Edvino Smith. En la dua estis la knabinoj, kaj en la tria, la aliaj knaboj sub Roberto Thompson.

Komenciĝis la batalo. Unue Jaĉjo kondukis sian bandon en granda atako. Post iom da tempo lia bando forlasis la linion kaj la bando de Roberto prenis la lokon. La defendantoj sukcesis antaŭeniri. La bruo, ĉefe farita de la nebatalantoj, plilaŭtiĝis. La bando de Jaĉjo helpis plidensigi la sablonubon. Tiam Jaĉjo, per Edvino Smith, ordonis al la knabinoj pretigi la ŝtupetaron. La batalo plifurioziĝis. Jaĉjo ordonis al sia bando ataki. Tamen, kiam ili ne povis ekvenki, la lacigitaj (laŭŝajne) atakintoj forlasis la linion. Post tri minutoj venis Johanino Harris, dirante ke ĉio estas preta. Tiam Jaĉjo, sekvata de Vilhelmo, poste Miĥaĉjo kun Alano kaj Edvino en la malantaŭo, kaŝe iris al la ŝtupetaro. Antaŭ ol ekgrimpi la ŝtupetaron, li turnis sin kaj diris, “Unue kaŝe kaj silente.”

La bando atingis la supron. Malsupre en la nebulo estis granda batalo. “Bona Robeĉjo,” pensis Jaĉjo. Lia bando antaŭeniris kaj estis okupinta la plejmulton de la supro. La knabinoj estis reirintaj por teni la nubon densa.

Roĝero O’Sullivan turnis sin por elpoŝigi sian naztukon. Sed li ne purigis la nazon; anstataŭe li kriegis, kaj jen la rigardantoj dispeliĝis kaj la Trig-anoj batalantaj estis inunditaj. En tri minutoj la batalo estis finita. Estas duba afero kiel la batalantaj Trig-anoj kaptiĝis—oficiale. Eble la originala kondiĉo priskribas la metodon. La Trig-anoj estis surprizitaj de la bonega kaj lerte uzita ruzo. La knabinoj ĝojis ke iliaj seksanoj ebligis la sukceson. La Gordon-anoj detale