Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nojn. Mi kaj tiuj, kiuj povas, tranĉu ilin hodiaŭ vespere. Ni ankaŭ ekzercu en la tekniko de ekbatalo permane. Necesas lerta bastonuzado kaj rapideco. Ne forgesu fari kaptiton se vi povas. En densa batalo eble estus bone, se la antaŭuloj ekdonu kaptaton al sia sekvanto. Memoru ke aŭ du kaptu unu, aŭ unu konfesu kaptiĝon, aŭ unu tenu la ŝultrojn de la kontraŭanto al la tero.”

“Ĉu ni venkos?” interrompis Rozo.

Antaŭ ol Jaĉjo povis respondi, Katrino Thompson komentis sarkasme, “Ho! Li ne havas sistemon, ne li.”

Jaĉjo estis nun kolera kaj li turnis sin al la knabinoj kaj kriegis, “Nu! Ĉu vi havas ion pli bonan?”

Rozo antaŭenpaŝis kaj rigardis lin rekte en la okulojn. Sur ŝia vizaĝo estis sinfida sarkasma rideto. Haroldo, kiu jam sciis la sekreton, ĝue ridetis kaj memoris la unuajn semajnojn, kiam tio estis la karakteriza sintenado de Vilhelmo.

“Jes, malbonhumorulo, ni, ja, havas ruzon. Ĉu vi komprenas?” Haroldo emis ĉi tie interrompi, sed Rozo daŭrigis pri la eltrovo. Ŝi kaj Jaĉjo ambaŭ igis klara al la bando ke fuŝo povus eble alporti kaptiĝon al la tuta bando. Jaĉjo eĉ akiris nuligon de la ekzerco. Anoncinte, ke li deziras multajn saketojn kaj ses kromajn bastonojn, li petis al la helpaj batalestroj ke ili hejmeniru kun li kaj faru planojn. “Ho! Jen grava afero!” pensis ĉiuj. La bando disiris.

Alfredo kaj Johano Baker, la du fratoj Harris, Miĥaĉjo kaj aliaj serĉis krombastonojn.

En la bovinejo de Sinjoro Bryant, sidis sur renversitaj siteloj la kvar batalestroj, vigle diskutante. Post duonhoro, la komitato alvenis je la ĝusta tempo por aprobi la planon.

La sekvintan tagon, survoje al la ŝtonminejo, la bando aŭdis la planon kaj konsentis al ĝi.

Je la supro de la montetaro la Gordon-anoj ekvidis la Trig-anojn alproksimiĝantaj al la ŝtonminejo. Ili ekkuris, kiel ankaŭ la Trig-anoj.

Ĉe la enirejo ili renkontiĝis. Haroldo antaŭmetis la proponojn de sia bando. Post kvaronhoro oni akceptis ilin.