Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La sekvintan tagon, matene, en la knabina ludejo, Rozo diris al Johanino pri sia eltrovo. “Ho!” diris ĉi tiu. “Do vi tien iris. Freĉjo sciigis min—tre sekrete kompreneble, ke vi iris por grimpi arbojn.” Rozo ruĝiĝis kaj diris, “Jes. Efektive mi diris tion al li,” kaj mallaŭtege, “La eta aĉulo.”

Johanino diris, “Vi diris ke vi ne povis elterigi ĝin per vi mem.”

“Jes.”

“Kaj nepre necesos ke ni elterigu ĝin antaŭ sabato.”

“Antaŭ vendredo, ĉar tiam ni ne povos sekrete fari tion.”

“Estas tre dube ĉu ni iel povos.”

Tiam ili faris planon ke ili kun Katrino kaj Heleno kunvenu ĉe loko ekster la vilaĝo je la sepa. Johanino portu trulon.

Ĉi tio okazis kaj la knabinoj rapidis al la minejo. Post granda peno ili sukcesis elterigi longon da trako, larĝa je unu futo, kun la reloj alfiksitaj al feraj transtraboj. Ili trenis ĝin ĝis la malsupro de la negrimpebla flanko kaj levis ĝin. Rozo unue provis ĝin. Ŝi grimpis ĝis la supro de la ŝtupetaro, kaj poste per helpo de la arbetaĵo sur la grimpebla deklivo, atingis la supron de la altaĵo. Kiam ĉiuj faris tion, ili portis la trakon al la malantaŭo de la minejo kaj kaŝis ĝin sub la sablo.

Tiam ili reen kuris, enirante la vilaĝon dise.

Dum la tuta semajno, Jaĉjo estis pripensanta kiel venki la Trig-anojn. Li malesperis pro tri kialoj; unue, estis la malkonsento inter Rozo kaj Roberto; due, estis la postulado de Alfredo por ŝtonĵetiloj; kaj trie, estis la fakto ke verŝajne lia bando estas tro malforta venki la Trig-anojn ĉe la ŝtonminejo. Tial, ĉe la konsilantaro de milito je vendredo, li aspektis tre malgaja.

Haroldo komencis la diskutadon. “Ni ne plu povas ekzerci nin en la rivereto,” li anoncis. “Morgaŭ ni atakos kaj ĉu ni venkos aŭ ne restas ĉe vi. Nu, kion vi volas diri, Jaĉjo?”

“Mi deziras ke ni havu pli da saketoj,” diris Jaĉjo. “Mi jam parolis al Rozo pri tio. Ankaŭ ni havu kromajn basto-