Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Kial ajn vi instigis tiom da malpacado?” demandis Haroldo al sia fratino.

“Ni devas gardi niajn rajtojn.”

“Sed vi instigis la malkonsenton.”

“Ne. Mi nur insistis je mia rajto.”

“Sed vi ne alportis iun simpation al via afero.”

“Mi devigis ke la malamikoj montru sin publike.”

“Sed ilia timataĵo estas la inecaĉulo.”

“Ho! Ni bezonas pli da tiel nomataj inecaĉuloj. Ne estas la inecaĉuloj kiuj estigis ĉi tiun militon; estis la ‘virecaj herooj’...”

“Jes! Jes! Sed... Ho! mi ĉesas.”

“Kaj tre bone ankaŭ.”

Je la sekvinta tago, post purigado de la manĝiloj, Rozo Barnes eliris el la domo. Ŝi renkontis Annon kaj Johaninon Harris. Post salutado, Johanino demandis, “Kien vi iras?”

“Mi deziras promeni—sola,” respondis Rozo palpebrumante.

“Ho! Tial, mi devas ne deteni vin,” respondis Johanino ankaŭ palpebrumante.

Rozo foriris kaj kiam for de la vilaĝo, ekkuris. Ŝi iris al la ŝtonminejo. Ŝi ĝin eniris kaŝe, kaj iris sur la altaĵon. Metinte sian robojupon en sian kalsonon, ŝi grimpis unu el la arboj. Zorge ŝi rigardis ĉiun parton de la ŝtonminejo. Subite ŝi fiksis la rigardon sur malantaŭa parto. Ŝi malsupren grimpis kaj rapidis tien. Ŝi trovis pecon da mallarĝa rela trako. Ĝi estis duon-enterigita kaj longa je dek du futoj.

“Ĉi tio servos kiel ŝtupetaro,” ŝi pensis. Ŝi penis levi ĝin, sed neniel sukcesis. Post plua inspektado ŝi ekkuris reen al la vilaĝo. Enirante ĝin, ŝi renkontis Frederikon Harris, kiu surprize ridetis al ŝi. Baldaŭ ŝi eltrovis ke ŝi ne tiris la jupon de sia robo el sia kalsono. Ĉi tion farinte, ŝi, post pensado, diris mallaŭte al la knabo, “Atentu! Vi ne menciu ĉi tion al iu. Mi estis grimpanta arbojn. Ĉu vi komprenas?”

“Jes!” respondis Frederiko, ankoraŭ ridetante.