Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

atakis kaj post kiam Edvino Smith, plene vestita, eksidis en la akvo, oni decidis ke la batalo ĉesu.

La kunveno baldaŭ disiris, ĉar pli kaj pli da tempo de la elurbigitoj postuliĝas de la loĝejdonantoj.

Haroldo diris al Alano, “Mi havas konvinkon ke baldaŭ estos nia plej granda batalo ĝis nun. Ĝi estos kontraŭ la loĝejdonantoj, ĉefe la bienistoj.”

“Jes, sed kion ni povos fari? Ni ne deziras ke oni alvoku la policon.”

“Eble la maljunulino helpos,” esperis Haroldo, aludante al Fraŭlino Burdon. “Estas ja konstanta kaj kreskanta minaco,” diris Alano. La vizaĝo de Haroldo montris streĉitecon. Li medite kaj malgaje jesis.

Jaĉjo diris al Vilhelmo, Miĥaĉjo kaj la familioj Baker kaj Thompson, “Ni devos fari nian plej bonan penon. Estas malfacilaj tagoj antaŭ ni. Ni devas havi unuecon. Ni rajtas al libera tempo. Oni ne pagas nin labori.”

“Estas ĉefe problemo de ni, kiuj loĝas ĉe bienoj,” diris Johano Baker.

“Sed tio estas la plejmulto,” elmontris Miĥaĉjo.

“Ni devas plani,” diris Vilhelmo.

“Mi scivolas kiam la gepatroj nin vizitos,” diris Katrino Thompson.

“Tio estas por ni granda espero,” diris Vilhelmo.

“Kaj estas Fraŭlino Burdon?” diris Ronaldo Thompson.

“Ho! ŝi ne povas fari ion eĉ se ŝi volus,” komentis Miĥaĉjo.

“Mi vere opinias ke tie vi estas malprava,” milde kontraŭis Jaĉjo. “Memoru la akvobarilon, kaj la registrigon kaj la vergadon.”

“Ho! Antaŭ ol ŝi vergis nin, mi kredis ke porinfana instruistino preskaŭ dorlotus nin,” konfesis Vilhelmo.

“Sed ŝi ja havas malfacilan taskon,” diris Ruto Stokes.

“Jes, estas strange sed la milito elmontras onian veran karakteron,” diris Roberto.

Post tio, ili disiris, ankoraŭ parolantaj.