Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiuj iris al la dekstro. Post iom da flustrado, Haroldo anoncis ke estonte la komitato decidos tiajn aferojn.

Poste ili reiris al siaj antaŭaj lokoj. Rozo faris sin la centro de la komunika sistemo. Johanino kaj Katrino komunikis kun Roberto, kaj Heleno estis preta komuniki kun la kontraŭontoj al malamika ĉirkaŭa manovro. Tamen, je ĉi tiu tempo, estis nenia bezono por la sistemo, ĉar la ses kunbatalontoj estis en linio laŭ la bordo unu apud alia. Roberto estis pli-malpli en la centro. Je lia dekstro estis Edvino Smith, kaj Johano Baker. Je lia maldekstro estis Frederiko (apud li) kaj Keneto Hall kaj Alano Hawkins. Roberto ne multe esperis, ĉar li alkutimiĝis al la subteno de la malplej junaj en la batalo. Ankaŭ estis lia senkonscia fiereco pri lia aĝo (aŭ ĉu ĝi estis senkonscia?). Li ankaŭ ne estis avida, vigla aŭ tre lerta.

Je interkonsentita tempo, la batalo komenciĝis. Haroldo kaj Georgo rapide marŝis al tuj malantaŭ la akvobarilo. Oni klarigu ke ili portis naĝvestojn.

Roberto ordonis ke Frederiko Harris kaj Alano Hawkins fortenu kaj se eble kaptu Haroldon kaj Georgon. La du lastaj ensaltis kaj duone naĝis al la alia bordo. Alano flustris al Frederiko.

Jaĉjo ordonis ke la bando nun ataku. Barbro Robertson prenis sian lokon, sed ŝi ne sidiĝis ĉar la tero estas tro malseka.

La bando de Jaĉjo eltiris plenan profiton el lia plano. Roberto devis furioze batali. Haroldo kaj Georgo nun estis proksime al la bordo, kie staris Alano kaj Frederiko. Flanke, tuj apud la unua, estis la barilo. Ili interbatalis per siaj bastonoj. Subite, Alano saltis sur la akvobarilon, kaj, ĵetinte la bastonon malantaŭen, sur Haroldon, kiu perdis sian bastonon kaj falis en la akvon. Li ankaŭ nevolonte sidis sur la fundon, dum lia atakinto surprizatakis Georgon. En unu minuto la du anoj de la bando de Jaĉjo estis forkondukataj de Heleno kaj Katrino. Tiel Roberto ricevis valoran helpon ĝuste kiam li plejmulte bezonis ĝin. La bando de Roberto