Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Sed vi ne rajtas diri tion,” respondis Rozo. Haroldo ruĝiĝis. Tiam li eksaltis en la rivereton, antaŭ la akvobarilo, kaj kriis, “Kunvenu ĉi tie. Ĝenerala kunveno.”

Tuj venis al li Johanino Harris kaj Alano Hawkins. Sekvis la aliaj.

“Mi diru tuj ke la afero estas malfacile decidebla,” diris Haroldo. “Sed ni devos uzi la prudenton. Tial mi proponas ke ni lasu al la komitato decidi tion.”

“Sed mi estis elektita batalestro kaj ĉi tiu estas batalo,” komentis Jaĉjo.

“Eble jes, eble ne, sed ŝajnas ke ĝi baldaŭ tio estos,” respondis Frederiko Harris. Okazis ridegoj.

“La fina voĉo estas al la bando,” diris Haroldo.

“Ni reelektu la batalestrojn,” proponis Alfredo Baker.

“Mi, por unu, voĉdonos por Rozo,” diris Heleno. Tiel diris la aliaj knabinoj.

“Ni elpelu la knabinojn,” proponis Alfredo Baker.

“Ni ne povas,” diris Alano.

“He! Atendu momenton! Atendu!” kriis Haroldo. “Ne estu batalo kontraŭ la knabinoj. Ne decas ke oni batalu knabinojn.”

“Sed ni batalas la inecaĉulojn,” diris Johano Baker.

“La komitato faru decidon kaj tiam eltrovu ĉu ni konsentas,” proponis Edvino Smith. Estis ĝenerala konsento. La tri kunvenis.

“Mi proponas ke Roberto estu nome la ĉefo de ĉiuj ĉe sia bordo, sed estu la respondeco de Rozo provizi la plej bonan eblan servadon. Rozo organizu la knabinojn por tion fari,” diris Alano. Haroldo konsentis kaj ankaŭ Johanino. “Nu!” diris Haroldo, “Ĉiuj, kiuj aprobas la decidon, staru dekstre. Ĉiuj, kiuj malaprobas ĝin, staru maldekstre.”

Rozo kaj la komitato tuj staris ĉe la dekstro. Jaĉjo tiam iris tien. Sekvis la knabinoj, Johano Baker, Edvino Smith, kaj Keneto Hall. Tiam ĉi tiuj sekviĝis de Georgo Robertson kaj Frederiko Harris. La aliaj interdiskutis kion fari kaj fine