Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post la temanĝo, la tuta grupo, krom Fraŭlino Burdon, sukcesis eviti loĝejan laboron, kaj kunvenis en la kampo. Iuj denove portis la naĝvestojn, sed nemultaj, ĉar la akvo jam estis malvarmetiĝinta. Multaj nur forprenis la piedvestojn kaj pligrandigis sian ludadon per konkeroj.

Haroldo sciigis Alanon pri la ellaso, sed Alano prenis la prudentan opinion kaj nur kondolencetis.

Haroldo proponis ke ili permesu ke la du subsepjaruloj aŭdu kion ili diras, kvankam oni stimulu al ili ludi. Sendispute ili akceptis ĉi tion. Tiam Haroldo petis ke Ronaldo gardu kontraŭ la vilaĝanidoj. Li faris ĉi tion.

Unue estis ekzercado en la rivereto, tia kia estis okazinta la antaŭan mardon. Roberto Thompson estris Johanon Baker, Alanon Hawkins, Keneton Hall, Edvinon Smith, kaj Frederikon Harris. Li ankaŭ havis Rozon Barnes, Johaninon Harris, Katrinon Thompson, kaj Helenon Hawkins kiel komunikantojn.

Jaĉjo diris al siaj kunbatalantoj, “Ĉi tiu estos malfacile gajnebla batalo. Haroldo kaj Georgo atakos, kiel faris Keneĉjo kaj Edviĉjo la lastan semajnon, sed ili atakos antaŭ ni. Barbro sidos sur la rando kaj pasigos komunikaĵojn de Ruto al Doroteo. Doroteo komunikos inter Haroldo kaj Barbro. Ni aliaj kune atakos. Jen ĉio.”

Ĉe la alia flanko, Rozo havis la unuan parolon. “Mi estas egalranga kun vi. Tial mi organizos la knabinojn.”

“Ho! Se vi volas,” respondis Roberto murmurege.

“Vi ĝoju ke mi forprenis de vi la laboron plani,” Roberto koleretiĝis. Post pensado li diris, “Mi akiros de Jaĉjo la certigon ke mi estas la ĉefo ĉi tie.”

“Sed vi ne povas. Ni estas ambaŭ elektitaj kiel helpaj batalestroj.”

“Mi ŝanĝos ĉi tion. Mi ŝanĝos ĝin.”

“Nur penu.”

Ĉi tiu finis la paciencon de Roberto. “Kiu estas la ĉefo ĉi tie?” li kriis al Jaĉjo.

“Vi kompreneble,” respondis Jaĉjo.