Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Ku-u! Ĉu ili iras al la ŝtonminejo?” diris Alfredo.

“Jes, mi kredas tion. Eble ili pretigos ruzon por venki la Trig-anojn.”

ĈAPITRO DEK-NAŬA

LA KNABINOJ VENKIGAS LA GORDON-ANOJN


KIAM Alano kaj Haroldo atingis la ŝtonminejon, ili unue ĉirkaŭrigardis por vidi ĉu iu estas proksime. Neniu estis, tial ili rapidis al la loko. Ili konsentis ke unu laboros ĝis li laciĝos kaj tiam la alia anstataŭos lin. Ili baldaŭ elhakis kelkajn piedtruojn. Tiam Haroldo komencis sin levi per ili. Li komencis elhaki plialtan truon. Sed pro polviĝo de la tero, sur kiu li staris, li malsuprenglitis. Denove ili penis sed ne sukcesis. Poste ili plene esploris la eblecon de aliaj lokoj, sed nenie ili sukcesis. Ili baldaŭ rapidiris al la vilaĝo. Post ilia disiro, Rozo Barnes trovis Haroldon kaj diris, “Kien ajn vi iris, Haroldo? Niaj loĝejdonantoj vin serĉas.”

“Ho!” respondis Haroldo, “Kien mi iris? Por la loĝejdonantoj mi nur promenis kun Alano en la kamparo.”

“Kion vi vere faris?”

“Ĉu vi devas scii?”

“Jes, alie mi eltrovos kaj ellasos vian sekreton.”

“Nu, estas al via profito ne ellasi ĝin. Tamen jen ĝi estas.”

Li tiam diris la veron. La antaŭe menciita klarigo estis donita al la loĝejdonantoj, kiuj akceptis ĝin. Haroldo estis maltrankviligita per la malico de sia fratino, sed li kontentiĝis pensante ke eble ŝi faros sukceson el ilia malsukceso.

Je mardo, la sekvinta tago, Fraŭlino Burdon en geografia leciono menciis pri montgrimpado en Svislando. La interesiĝo estis neordinara, sed ŝi ne menciis iun metodon praktikuzeblan ĉe la altaĵo.