Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estos identa kun la grupo. Kaj se ni iam batalos kontraŭ niaj loĝejdonantoj ne estos bone ke ili sciu kiu estas la planisto.”

“Mi opinias ke, laŭ la vortoj de Miĥaĉjo, pro Dio, ni ion faru.”

“Ĉu vi havas iujn ideojn?”

“Mi opinias ke jes. Ni devas venki la Trig-anojn ĉe la ŝtonminejo. Nu! Je la maldekstra flanko de la insulo, tio estas por eniranto al la ŝtonminejo, estas loko kie se oni povus supreniri dek aŭ dek du futojn oni povus surprizataki, ĉar estas sufiĉe larĝa breto kondukanta al la supro. Ĉu ni povos sekrete ŝteliri tien dum la semajno kaj elhaki piedtruojn, kaj eldoni la sekreton ĉe la konsilantaro de milito je vendredo, je la sama tempo eldonante nian planon? Memoru ke ni estas du-triona plimulto de la komitato.”

“Bonega ideo, sed ni nepre devos trakti la tutan aferon lerte kaj sperte. La bonaj batalantoj havis sian vicon. Nun estas nia.”

“Kiam vi povos kaŝe foriri?” demandis Alano.

“Ne hodiaŭ, sed eble post la lecionoj morgaŭ vespere,” respondis Alano.

“Post la temanĝo, vi volas diri?” ĝustigis Haroldo.

“Jes. Mi renkontos vin ĉe vi,” diris Alano.

“Bone,” respondis Haroldo.

Post la morgaŭa temanĝo, Haroldo kaj Alano renkontiĝis. Ili foriris sen vorto. Nur kiam ili estis ekster la vilaĝo ili ekparolis.

“Kion vi havas?” demandis Alano.

“Poŝtranĉilon kaj ebenan lignopecon,” respondis Haroldo.

“Mi havas poŝtranĉilon kaj trulon,” diris Alano.

“Ni kuru. Ju malpli da tempo ni forestos des pli bone.”

“Mi konsentas,” diris Alano.

Ili komencis iri malrapide, ĉar antaŭ ili estas longa piediro. Dume en la vilaĝo Rikardo Harris elserĉis Alfredon Baker kaj diris, “Mi vidis Haroldon kaj Alanon eliri la vilaĝon.”