Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

propraj alvenos, sed neniu sukcesis. La kialoj estis diversaj. Multaj lokuloj ne havis, aŭ ne havis taŭgajn. Iuj malaprobis. Ni estis trompitaj de ĉi tiuj kamparanoj. La kamparo estis bela; la kamparanaro estas, rilate al ĉio, malpli bona ol la urbanaro.

Pro tio, la infanoj direktis siajn energiojn al la konkerludado. Mi solvis por ili la problemon de ordigo ĉe tiu ludo. Okazis antaŭhieraŭ...

Hodiaŭ mi komencis instrui. Mi devas instrui geknabojn inter la aĝoj sep kaj dek kvar (mi ne devas instrui la subsepjarulojn) kvankam ordinare mi estas porinfaneta instruistino. Jen estas la tipo de kunseksa instruado nedezirinda. La laboro estas preskaŭ tute individua. La lakto estas elpulvora, varma kaj iome naŭzema. La Londona lakto estas multe pli bona, pura, kaj bongusta ol tia, kian la kamparanoj ofte trinkas.

Estas nesufiĉe da legomaterialo kaj mi scivolas kiel mi povas teni ordon. Ĝis nun tamen, ĉio estas orda.

Hieraŭ Gesinjoroj Tucker aranĝis ke Ruto Stokes, ilia sola elurbigito, estos reloĝigita ĉe la bieno de Gesinjoroj Bryant kun ŝia frato kaj tri aliaj geknaboj. La kialo donita estas ke ŝi tro multe parolas al la laboristoj, tiel ke ili ne povas labori. Ŝajnas al mi ke ili donis loĝejon al elurbigito nur por ŝajni patriotaj. Se ili povus poste elpeli tiun, ŝajne pro bona kialo, tio montrus ke la elurbigitoj estas malbonaj.

Do, vi ne aprobas esti numerata kiel vendota bovino. Mi tamen opinias ke la nacia registrado pruviĝos bona kiam niaj urboj fariĝos ĥaosoj (laŭ Lordo Azenbleko de Bremen[1]).

Mi ricevis leteron de........

Via

KATRINO.

  1. Anglalingve “Lord Haw haw,” la moknomo por William Joyce, kiu disaŭdigis Nazian propagandon al Britlando per la ondlongo de la Bremena Stacio.