Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed tiu letero ne sciigis pri ĉiuj okazoj de tiu tago. Tute ne. Je la unua mezmatena ludtempo, la knaboj kaj knabinoj apartiĝis en siaj propraj ludejoj. Fraŭlino Burdon havigis al la knaboj pilkon.

Jaĉjo Stokes kaj Vilhelmo Price konsentis ke ili estru la ludantarojn en futbalo. La ludantaroj estis jenaj:–

Jaĉjo Stokes Vilhelmo Price
Roberto Thompson Miĥaĉjo Rafferty
Haroldo Barnes Alfredo Baker
Rikardo Harris Alano Hawkins
Georgo Robertson Johano Baker
Ronaldo Thompson Edvino Smith
Frederiko Harris Keneto Hall

Estas rimarkinde ke tiu apartiĝo estis ĝenerale same kiel la apartiĝo ĉe aliaj aferoj.

Ankaŭ estis rimarkinde ke la familioj Barnes kaj Harris estis ĉefe kunligitaj pere de la pliaĝaj fratinoj.

Vilhelmo Price kaj Miĥaĉjo Rafferty estis kunligitaj per malŝato al inoj, kaj al ili estis kunligita ambaŭseksa familio pro malamiketeco al alia tia familio, kiu mem nur pro kunloĝado subtenis Jaĉjon Stokes, pro tio ke lia fratino estis amika al Ruto Stokes, Rozo Barnes kaj Johanino Harris.

La golejoj estis fiksitaj kaj la ludo komenciĝis. Unue Jaĉjo Stokes piedfrapis la pilkon al Haroldo Barnes. Alano Hawkins kaptis ĝin kaj direktis ĝin al Vilhelmo Price. Sed Rikardo kapofrapis ĝin al Georgo Robertson kiu antaŭeniris kun ĝi, lerte puŝante, evitante kontraŭludantojn. Alfredo Baker kontraŭludis lin, do, Rikardo ekpiedfrapis ĝin al Georgo Robertson, kiu antaŭenkuris kun ĝi, sed perdis ĝin al Miĥaĉjo Rafferty, kiu tuj piedrulis ĝin al Johano Baker. Johano tamen estis kontraŭludata de Ronaldo Thompson, Haroldo Barnes, kaj Jaĉjo Stokes. Tamen Alano Hawkins kaj Keneto Hall kunigis sin al la grupo, kaj baldaŭ estis sovaĝa interpuŝado. Oni ofte piedpremis la pilkon kaj plej ofte piedfrapis sian