Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ANTAŬPAROLO

Preskaŭ ĉiu scias, ke en 1939, je la komenco de la milito, oni forsendis la infanojn el la grandaj urboj en Britujo en kamparajn partojn de la lando. El Londono oni forsendis multajn milojn, kaj ĉi tiu verko pritraktas la spertojn de kelkaj el ili.

Donald Munns, la verkinto, havis nur 14 jarojn kiam li verkis la romanon. Estus iom miriga afero se tiuaĝa knabo verkus tian libron en sia propra lingvo. Ke li povis tiel bone fari en Esperanto, kiun li estis hejme studinta dum 15 monatoj, estas pruvo ne nur pri lia kompetenteco, sed ankaŭ pri la kompara facileco kaj esprimkapablo de Esperanto. Estas kun granda bedaŭro ke ni devas informi la legantaron ke Donald Munns mortis en Marto 1945, nur dekkvin jara.

Ni opinias, ke la verko estos ŝatata de legantoj ĉiuaĝaj, kaj tial prezentas ĝin al la legantaro.

La Eldonejo.