Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

LONDONANIDOJ

ĈAPITRO UNUA

LA ELURBIĜO


“Dr… ing, dr… ing” sonis la telefona sonorilo en la ĉambro de la estro de la knaba lernejo en Gordon Strato. Sinjoro Salter pensis, “Mi ĝojis kiam la Londona Instruada Administracio instalis ĉi tiun, sed nun ĝi preskaŭ kolerigas min per sia senĉesa sonado.” Li levis la hokon kaj diris, “Salter parolanta.” La oficistino en la Urba Domego diris, “Morgaŭ.” Jen ĉio.

“Dankon al la Eternulo pro tiu,” ekdiris Sinjoro Salter, elspirante kaj funkciigante elektran sonorilon. Baldaŭ envenis inteligenta knabo kiu diris, “Jes, sinjoro?”

“Diru al la geinstruistoj, ‘Morgaŭ’,” diris Sinjoro Salter.

“Jes, sinjoro,” diris Jaĉjo Stokes, kaj eliris la ĉambron.

“Morgaŭ” estis la ordono por elurbiĝo. La tagon post kiam venis tiu ordono, triono de la lernejanoj de Londono estos elurbigata, kaj la cetero je la du tagoj sekvantaj. La tago estis la tridek-unua de Aŭgusto. La jaro 1939.

Kvankam Sinjoro Salter certe tiam havis antaŭ si nekonatajn maltrankvilajn spertojn, li estis danka pro la certeco. Dum pli ol semajno la tuta lernejanaro estis ekzercinta la komencon de la elurbiĝo. La geknaboj estis dividitaj dekope. Ĉiu grupo estis helpata de unu plenkreskulo, aŭ instruisto aŭ instruistedzino. Estis neniuj edzoj de instruistinoj ĉar la Instruada Administracio tiam ne dungis edzinigitajn instruistinojn.

La popolo de Britlando, precipe la urbanoj (t.e. la plej granda parto), sciis tion, kion la milito alportos. Ili estis aŭdintaj—ofte de siaj samlandanoj—pri grandaj amasdetruoj en Ĉinujo, Etiopio, kaj Hispanujo. Nun estos ilia vico.