Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Kion ni faru?” diris Haroldo.

“Ni kunvoku ĉiujn kiuj iras kun ni,” diris Jaĉjo.

“Nun?”

“Jes.”

Baldaŭ oni vokis al la kampo la aliajn. Alfredo Baker proponis ke ili iru al alia loko, malproksima de la vilaĝo. “Ni iru al la arbareto kaj ĉiu detranĉu specialan bastonon,” proponis Miĥaĉjo Rafferty. “Bone” estis la ĝenerala sento.

Ili iris al la arbareto kaj kunvenis sub kverko. Jaĉjo Stokes eldiris, “Ni devas havi ĵuron. Mi proponas la jenan, ‘Mi promesas ke mi ne sciigos al iu, ion pri nia bando kaj niaj agoj’.”

“Sed ni devos diri ion al iu,” plendis Haroldo Barnes.

“Mi proponas la jenan,” diris Vilhelmo Price, “‘Mi ĵuras ke mi ne sciigos al iu, ion pri la agoj de nia bando, sed se mi estas demandita, mi rakontas nur miajn proprajn agojn’.”

“Tro oficial-sona,” diris Rikardo Harris.

“Vi pravas,” konsentis Roberto Thompson.

“Mi scias,” diris Johano Baker; “‘Mi ne perfidos la bandon’.”

La plejmulto opiniis tion la plej bona, kaj ĝi fariĝis la ĵuro de la bando. Post eldiro de la ĵuro antaŭ la tuta bando, ĉiu ano tranĉis bastonon el la proksima kreskaĵ-barilo. Kiam finiĝis la ceremonio, Alfredo Baker diris ke la bando bezonas batalkrion. Li proponis, “Antaŭen Gordon-anoj!” Tio estis la memevidenta elekto kaj ĉiuj aprobis ĝin.

“Ni reiru nun, por ke neniu sciu pri nia foresto,” diris Jaĉjo Stokes. Ĉiu sekvis lian konsilon.


Lunde matene, Fraŭlino Burdon diris al sia grupo, “Mi diris marde ke eble mi kondukos vin je piediradoj. Hodiaŭ ni denove piediros. Ni komencos kiel antaŭe. Kunvenu ĉi tie ekstere. Jen ĉio.”

Je la deka, ili komencis la piediradon. Preskaŭ ĉiuj estis ĝojaj ke la batalo estis finita. La interkoniĝo kun egaluloj estis fordirektinta ilian agemecon al pli bona afero. La