Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

knabinoj diverse kredis pri la klarigo. Rozo Barnes sciis ke ŝia frato ne povas, dum longa tempo, kaŝi al ŝi ion, kion ŝi deziras scii. Haroldo estis tute prava, kredinte ke Rozo ne opinias ke li diris al ŝi la tutan veron. Ŝi estis dirinta ĉi tion al Johanino Harris, tiel naskante dubon ĉe ŝi.

Johanino estis atente observinta siajn fratojn, precipe Frederikon. Jaĉjo Stokes estis dirinta al Ruto la konsentitan klarigon, sed kvazaŭ li nevolonte kaŝas tre multon. Ruto estis dirinta sian divenon al Katrino Thompson. La aliaj knabinoj ne suspektis siajn fratojn.

Dum la marŝado al la montetoj la knabinoj esprimis malaprobon ke la knaboj forkuris de ili. La knaboj tenis sin silentaj, ĉar ili ne volis allasi la veron. La grupo marŝis ĝis la fortikaĵo, kiu estis granda teramaso. Fraŭlino Burdon elmontris la vidindaĵojn en la pejzaĝo. Rigardante suden, ŝi vidis grupon supreniranta la monteton. Georgo Robertson vidis ke estas la Trig-anoj. Li iris al la knaboj kaj flustris, “Ni ne konu ilin.” Estis konsento.

Post iom da tempo la du grupoj renkontiĝis. Fraŭlino Burdon antaŭenpaŝis al bela viro, pli-malpli juna, kiu evidente prizorgas la grupon. “Doktoro Livingstone, mi supozas?” diris li, tiel forpelante embarason. Fraŭlino Burdon afable ridis. La aliaj, precipe la knabinoj, atente rigardis.

“Vi estas ankaŭ Londonanoj, ĉu ne?” diris Fraŭlino Burdon.

“Jes! ni estas parto de la porpliaĝa knaba lernejanaro de Trig Strato,” respondis la viro.

“Mia nomo estas Burdon. Kio estas via?”

La viro sentis sin tentata diri, “Estas tio kio servas distingi min de miaj proksimuloj,” sed konstatinte ke tio havus malbonan efikon je la geknaboj li diris nur, “Farley. Kiu estas via lernejanaro?”

Dum ĉi tiu tempo, la geknaboj en la du grupoj rigardis unuj la aliajn.

“Nu ni nun permesu la geknabojn ludi,” proponis Sinjoro Farley.