Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Jes,” konsentis ŝi, kaj ili ambaŭ tion faris.

“Ni sidu kune?” proponis la viro.

“Jes, kie ni plej bone povos vidi la pejzaĝon,” respondis Fraŭlino Burdon.

“Ĉu vi estas kamparamanto?” demandis la viro.

“De la kamparo, jes; de la kamparanoj, ne.”

“Tiel ankaŭ mi sentas.”

“Mi estis skribonta leterojn,” diris Fraŭlino Burdon.

“Ho! virina kutimo skribi eksterdome.”

Fraŭlino Burdon ridetis kaj diris, “Ĝis nun mi ne havis sufiĉe da tempo.”

Sinjoro Farley ridis. “Vi virinoj ne havas sistemon en la vivo.”

“Ĉu vi estas majstro pri virinaj kutimoj?” ripostis Fraŭlino Burdon.

“Ne! Mi ankoraŭ estas fraŭlo,” li respondis mokserioze.

Rozo Barnes, kiu sidis nemalproksime, nerimarkate malfermis la orelojn je ĉi tio.

“Edzino eble estus valora por instrui vin pri tiuj.”

“Almenaŭ, edzino malpliigus la enspezimpostojn,” diris li.

“Do, vi estas patriota!”

“Ho ne! Nun oni bezonas pli da pafilnutraĵo.”

Fraŭlino Burdon serioziĝis, “Jes. Kiu naskus infanon por tio?”

La viro ne respondis. Post iom da tempo li diris, “Ĉu via lernejanaro estas dividita kiel nia?”

“Jes; ambaŭ niaj estroj estas cedemaj, sed la kamparanoj tute ne povas organizi. Niaj grupoj estis disĵetitaj tra la tuta kamparo, kaj intermiksitaj kun aliaj lernejanaroj.”

Post tio, ili parolis pri siaj spertoj post la elurbiĝo.

Dume la geknaboj ĉirkaŭkuris la teramason. Kiam la grupoj unue renkontiĝis, Jozefo Gusofski diris al Filiso Brown, “Nun estas via ŝanco amikiĝi kun la Gordon-aninoj.” Ŝi akceptis lian konsilon kaj elserĉis la ĉefon de la knabinoj. Ĉar Rozo Barnes, aŭskultante al la geinstruistoj, estis nevidebla,