Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konvene montri ke ŝi aprobas la punon. Tial ŝi diris tiel malamike kiel eble, “Jes, nun eniru kaj sidu senbrue en viaj pupitroj.” Por ĉi tio, ŝi devis eltiri siajn malbonajn emojn. Kaj ŝi ne povis facile subpremi ilin denove.

ĈAPITRO NAŬA

LA VIZITO DE SINJORO SALTER


EN la lernejo Vilhelmo Price kaŝe skribis letereton. Ĝi estis la jena:–

Kara Stokes,

Ni kunagadu regajni la rajton ludi per piedpilko. Ni renkontiĝu antaŭ ol hejmeniri. Ĉu ni povus intervjui la ĉefon pri ĉi tio?

VILHEĈJO.

Li pasigis ĝin al Jaĉjo, kiu legis ĝin mire. Li bone sciis ke la solaj okazoj kiam Vilheĉjo estis intervjuinta Sinjoron Salter estis por sin klini trans seĝon. Li admiris lin pro tio. Fraŭlino Burdon ekvidis la letereton kaj ordonis ke Jaĉjo alportu ĝin al ŝi. Jaĉjo sin levis kaj antaŭenpaŝis. Tiam li ekkonstatis ke estus pli bone por ambaŭ se Fraŭlino Burdon ne scios kiu skribis la leteron. Tial li forŝiris la malsupron de la papero. Fraŭlino Burdon tamen akiris la restaĵon kaj per la skribmaniero konstatis ke Vilhelmo skribis ĝin. Ŝi ordonis ke Vilhelmo elvenu. Ŝi turmentiĝis. Se ŝi ne vergus ilin ŝi montrus sin neregema. La knabinoj ankoraŭ rimarkis nenion. La kamparanaj knaboj ankoraŭ ludetis. Ŝi prunteprenis la vergon de Sinjorino Holman, kiu ĉitiumomente ekprenis la sonorilon.

Fraŭlino Burdon, aspektante malfeliĉega, unue vergis Vilhelmon. Tiam envenis la kamparanaj knaboj, sekvataj de ĉiuj knabinoj. Ruto Stokes alvenis ĝuste sufiĉe frue por vidi sian fraton vergata. Antaŭenpaŝetante, ŝi svenis. Vilhelmo Price kuris al ŝi kaj haltigis ŝian falon. Jaĉjo sekvis, kaj tiam