Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni elektos nur Jaĉjon, kaj se li igus ilin elekti Vilhelmon, ĉiu malestimus lin pro la minacoj necesaj por atingi la celon.

Jaĉjo diris, “Nu, ni klopodu pri la gajno de la batalo. Haroldo, Ronaldo kaj Frederiko iru al la limoj de la kampo kaj sciigu nin tuj se la knabinoj venas.”

Haroldo ĝojis, ĉar ĉi tio konformis al la farendaĵo de Vilhelmo Price. Efektive la knabinoj divenis kio okazis, kaj mem diskutis kion ili faru. Fine ili aranĝis tion, kion ili faros je sabato.

Post difino de la gardistoj, Jaĉjo aranĝis ke ĉiu arigu paperajn saketojn por enhavi sablon. Tiam li parigis ĉiujn por skermi per la bastonoj.

ĈAPITRO DEK-UNUA

LA KNABINOJ INTERMETAS SIN


JE la sekvinta tago, merkredo, Rozo Barnes ricevis ĉi tiun leteron de sia patro:–

Kara Rozo,

Ni estas feliĉaj ke vi estas feliĉa. Ne tro vartu Haroldon ĉar li estas granda nun. Mi supozas ke vi intencis skribi, “kiom longe ni amindumis?” La respondo estas du jarojn kaj tri monatojn.
Ni esperas iam viziti vin, sed kiam ni ne scias. Iel ni devos aranĝi kun Gesinjoroj Barclay. La vivo estas stranga sen vi kaj la aliaj geknaboj. Sed tenu vin kuraĝe. Kiel diras la afiŝo, via kuraĝo, via gajeco, via firmeco helpos gajni la militon. Tamen ĝi nenion diris pri la paco. Memoru ke vi devas gajni tion.

Via ame,

PAĈJO.

Postskribaĵo.–Vi devos dividi ĉi tiun leteron kun Haroldo, ĉar mi ne havas la tempon skribi apartan leteron.