Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La fina parto embarasis Rozon, ĉar ŝi ne volis lasi Haroldon scii pri ŝia suspekto. Tial ŝi nur diris ĉe la matenmanĝo, “Mi ricevis leteron de Paĉjo. Li esperas viziti nin sed li mem aranĝos tion kun vi.”

“Ĉu estos io por mi?” demandis Haroldo.

“Jes,” respondis ŝi, kaj legis la tutan leteron krom la dua frazo.

De tiam ĝis sabato, nenio aparte rimarkinda okazis. Estis ekzercado por la batalo, konkerludado, banado kaj deŝirado de rubusberoj.

Sabate, post la matenmanĝo, Fraŭlino Burdon komencis la tri-mejlan vojaĝon al la ĉefa vojo, laŭ kiu omnibuso alportos ŝin al la ĉefa urbo de la valo. Sekvis ŝin Sinjorino Tremalion kun la gefratoj Robertson.

La knaboj, fininte la pretigojn, komencis vagi el la vilaĝo por kunveni iom malproksime de ĝi. La knabinoj ankaŭ kunvenis en alia loko, kaj forŝteliris tuj post siaj fratoj. Kiam la ses knabinoj estis kunvenintaj, Johanino Harris diris, “Ni iru laŭ la aŭtomobiltaŭga vojo. Mi kredas ke la knaboj ne iros laŭ ĝi ĉar ili volas iri kaŝe. Ni malrapide kuru.” La knabinoj tiom rapidis ke ili ne havis sufiĉe da spiro por paroli. La knaboj ne tiel rapidis. Jaĉjo Stokes unue nombris la papersaketojn. Tiam li diris, “Bone, ni ekmarŝu.”

La grupo tiel agis. Baldaŭ okazis kelkaj interparoladoj. Ĉi tiuj grupetoj ne estis partiaj. La estroj pro siaj oficoj devis kunlabori, kaj la pli junaj estis nur sekvintaj siajn pliaĝajn kunulojn en la apartiĝo. Jaĉjo Stokes estis montrinta sin neperfekta kiam, post sia elektiĝo, li hezitis subteni la elekton de helpaj batalestroj.

“Mi esperas ke ni sufiĉe ekzercadis je batalado,” diris Alano Hawkins al Vilhelmo Price.

“Ne,” diris Vilhelmo, “sed ni ne povis aranĝi plu, ĉar ni ne decidis la nombron de Trig-anaj defendantoj. La efektiva afero mem estos la plej bona provo.”

“Jes, vi pravas,” konsentis Alano.