Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Haroldo Barnes alproksimiĝis al Jaĉjo Stokes kaj Roberto Thompson, kaj diris, “Ni devos interkonsenti pri reguloj.”

La alparolitoj rigardis lin, pensante, “Kio nun?” Post momento Jaĉjo diris, “Ni ne povos aranĝi regulojn ĝis ni renkontiĝos.”

“Ĉu ni scias kion ni mem deziras?” demandis Haroldo.

“Mi kredas ke jes. Kion kredas vi, Alano? Vilheĉjo, Robeĉjo?” La batalestroj konsentis kaj Haroldo ne respondis.

Post iom da tempo, Jaĉjo diris responde al peto de Vilhelmo, “Jes, eble ni pridecidu planojn por la batalo. Jen miaj planoj!” Je la lasta frazo li plilaŭtigis la voĉon. Ĉiuj ekatentis.

Li daŭrigis, “Ni dividiĝu en kvar bandojn. Bando unua estu sub Vilheĉjo, kaj ĝi konsistu el li, Miĥaĉjo kaj Alfreĉjo.” Li paŭzis sed aŭdis neniom da malaprobo. “Bando dua estu sub Robeĉjo kaj konsistu el li, Rikaĉjo, Johaĉjo kaj Edviĉjo. Bando tria estu sub Alano, kaj konsistu ankaŭ el Fredeĉjo, Ronaĉjo kaj Keneĉjo. Ĉu vi konsentas?” Ĉiuj konsentis. “Bando tria ĉefe prizorgos sablon. Eble iam mi metos Keneĉjon kaj Alanon en la batalolinion. Ne kredu ke la bandoj ne estos ŝanĝataj, sed mi opinias ke la jena estos taŭga bazo por planado. Bando dua unue atakos. Poste sekvos bando unua kaj mia bando, Haroldo kaj mi. Eble bando tria faros sablonubon antaŭ la atako. Tio estas mia nuna plano. Sed ni vere ne konas la batalejon.”

Haroldo ĝojis ke li ne estos sub helpa batalestro. Li estis estonta fantaziulo, tia kia estis plej multaj homoj, kiuj faris daŭran bonon al la socio. Efektive, multaj admiris lin sed hontis montri ĝin. Rikardo estis iom ĵaluza je Alano, ĉar ĉi tiu lasta estis akirinta pli altan rangon ol li. Tamen Rikardo povis juste kulpigi nur sin mem, ĉar li estis konvenecemulo kiu alte taksis nunan popularecon. Li povis pli bone batali ol Alano, sed li neniam batalis por celo.

Kiam la knaboj atingis la supron de la montetaro, ili ekvidis la Trig-anojn alproksimiĝantaj al la ŝtonminejo.

“Antaŭen! Gordon-anoj,” kriis Rikardo Harris.