Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La knaboj kuris antaŭen. La Trig-anoj same faris. Ili ankaŭ portis bastonojn. La du grupoj haltis eble tri metrojn unu de la alia.

“Formu vin en bandojn,” ordonis Jaĉjo. Li antaŭeniris renkonti Jozefon.

“He!” li salutis.

“He!” salutis Jozefo.

“Ĉu vi atakos aŭ defendos?”

“Defendos.”

“Kiom el via bando ne batalos?”

“Ni proponas ke niaj knabinoj kaj niaj kvin plej junaj knaboj ne batalos.”

“Bone, ĉu ili povos pretigi sablon se ili volas?”

“Jes, se ili volas.”

Post tio la jenaj reguloj estis faritaj:–

(1) Sur la supro, knabinoj kaj nebatalendaj knaboj devas sin teni ekster la batalareo.

(2) Neniu ĵetu ŝtonojn.

(3) Neniu ĵetu sablon kontraŭ ies kapo.

(4) Neniu celu per bastono pli alten ol la brusto.

(5) Iu klare kaptita de du kontraŭuloj devas ne batali dum la cetero de la batalo.

Post ĉi tio, ili kuniris al la ŝtonminejo. La kvin plej junaj Trig-anaj knaboj apartigis sin de la defendontoj. Ĉi tiuj ekgrimpis la krutaĵon de la altaĵo laŭ kiu oni povas grimpi al la supro. Tiam ili vidis ses knabinojn starantaj trans la krutaĵo, barantaj la vojon al defendontoj. Ili ĵus ekstaris. Kompreneble ili estis Gordon-anoj.

“Kiu nin perfidis?” flustris Miĥaĉjo Rafferty.

Jaĉjo kaj liaj kunsentuloj estis surprizitaj unue, sed konstatis ke tia afero estas neevitebla. Iuj el la Trig-anoj eksentis ke ĝi estas ruzo por kapti ilin. Tial Jozefo ordonis al la defendontoj malsupreniri. Ili tiel faris. Ĉiuj ŝajnis atendi ke Jaĉjo pritraktu la aferon.

“Kial vi ĉi tien venis?” kriegis Jaĉjo.

“Kial vi?” respondis Rozo.