Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Ni elirigu ilin,” proponis Alfredo Baker. Li ne trovis multe de videbla subteno, ĉar la afero estus neebla krom se la Jakob-anoj kunagus kun la Vilhelm-anoj kaj neniuj el la Trig-anoj malaprobus.

“Ne decas ke oni batalu kontraŭ knabinoj,” diris Haroldo.

“Ni ĉi tien venis por batali,” kriegis Jaĉjo.

“Ĉu kontraŭ ni?” demandis Rozo Barnes lakone kaj sarkasme. Ĉe la knaboj estis sento de ‘Kia ĝenaĵo.’

“Ne,” respondis Jaĉjo, “Venu malsupren.”

“Ĝentiluloj kutime diras ‘Mi petas’,” diris Rozo.

“Nu, ni ne estas ĝentiluloj,” diris Jaĉjo.

“Tial ni ne malsuprenvenos,” diris Rozo.

La Trig-anoj estis ĉi tion ĝuantaj.

“Kion vi volas ĉe ni?” diris Jaĉjo.

“Helpi vin,” respondis Rozo. “Pretigi sablon kaj tiel plu.”

“Malpli da laboro por bando tria,” komentis Rikardo Harris. Jaĉjo sin turnis al la knaboj kaj diris, “Ĉu ni permesu ke ili eniru nian bandon?” La ĝenerala opinio estis ke ili ne povas ne fari tion.

“Ni proponas al vi anecon al nia bando. La sola malsameco estas ke vi devos ne batali,” kriegis Jaĉjo al la knabinoj.

“Kiel ni povas certigi ke ni dividos la regadon kun vi?” demandis Johanino.

“Kia estas via sistemo nun?” demandis Rozo. Jaĉjo klarigis ĝin. Tiam Haroldo diris, “Ni diskutu ĉi tion post la batalo.” La knaboj konsentis, kaj kondiĉe ke ĝi estu tuj post la batalo, la knabinoj konsentis kaj malsupreniris.

La defendontoj prenis siajn lokojn. Jaĉjo ordonis ke la knabinoj pretigu la sablon. Li ordonis ke Frederiko Harris kaj Ronaldo Thompson helpu la knabinojn. Al Alano Hawkins, Keneto Hall, kaj Haroldo Barnes, li donis la taskon ĵeti la sablon. Li vokis al si Rozon Barnes, Johaninon Harris kaj la tri help-batalestrojn. Al la knabinoj li diris, “Vi kaj Freĉjo kaj Ronĉjo plenigu la saketojn kaj donu ilin al Alano, Haroldo kaj Keneto.” Li turnis sin al Alano kaj diris, “Vi