Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la du aliaj laŭ ĵetu miaj ordonoj.” Tiam li diris al la tuta estraro, “Bando unua atakos centre, subtenata de bando dua. Ne faru multon ĝis kiam mi ordonos. La aliaj, kiam ĉiuj saketoj estas plenaj, faru nubon de sablo ĉe ilia batalolinio. Pretigu vin ataki.”

Ili faris ĉi tion, kaj Jaĉjo iris al loko apud la malsupro de la krutaĵo. “Ni estas pretaj,” li kriis.

“Ankaŭ ni,” venis la respondo.

Kvin el la defendantoj kuregis malsupren, tenante la bastonojn perpendiklaj. Bandoj unua kaj dua metis siajn bastonojn horizontale. La du aliaj defendantoj eniris la batalareon. Jaĉjo Stokes eniris la batalon kaj ordonis ke oni perkorpe ekbatalu la Trig-anojn ĉe la centro. La batalo furioziĝis. Baldaŭ la batalolinio transiris arbuston. Jozefo ordonis al la defendantoj malantaŭeniri al kie tri sufiĉas por batalolinio.

Jaĉjo tiam kriis, “Ĵetu la sablon.” Ĉi tion oni faris. Jaĉjo helpis. Kiam ĉiuj saketoj estis malplenigitaj, Jaĉjo ordonis al la ĵetintoj perkorpe batali siajn kontraŭulojn. Tamen la defendantoj sukcesis fari bonan malantaŭeniron. Ĝis tiam nur la ĵetintoj estis sukcesintaj perkorpe batali la defendantojn. Tiam Jaĉjo ordonis al Alano, Keneto, Edvino, Johano kaj Rikardo antaŭiri la atakantojn. Bando unua–Roberto Thompson, Haroldo Barnes kaj li mem, ripozis. Jaĉjo ordonis al la tiamaj batalantoj malantaŭeniri kiam li ordonos, kaj fari sablonubon, lasante al la ripozantoj la batalolinion.

“Ĉu ni povos gajni?” demandis Haroldo.

“Jes, sed ni ne fidu nur korpan fortecon,” respondis Jaĉjo.

“Mi havas ideon,” diris Vilhelmo. “Mi estu en la centro, kaj miaj flankuloj fortenu iliajn bastonojn dum mi ekbatalas ilin perkorpe.”

“Bone,” konsentis Jaĉjo. “Je la taŭga momento donu al mi vian bastonon.” Li faris aranĝojn, kaj je la vorto ‘ek’ la Gordon-anoj batalantaj ĉeflanke malantaŭeniris kaj komencis fari novan nubon. La Trig-anoj ekantaŭeniris kaj ekskermis