Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kontraŭ la novaj batalantoj. Tiam ili subite atakis du sabloĵetantojn kaj horizontaligis ilin. Ili ektenis kelkajn saketojn da sablo. Vilhelmo atakis kiel aranĝite. Baldaŭ bastonoj estis ĝenerale faligitaj. Alano kaj Rikardo rektigis sin, kaj estis forkondukataj de la knabinoj por eviti konfuzon. La Trig-anoj denove malantaŭeniris. Ĉi tiu vere finis la eblecon de venko por la Gordon-anoj. Fine ili konfesis malvenkon, kaj la batalintoj marŝis al la herbejo ekster la ŝtonminejo kaj etendigis sin sur la tero, spirante rapide.

Baldaŭ Johanino Harris diris al Jaĉjo, “Nu! Kio pri via promeso de aneco?”

“Ho! Iru al Haroldo. Li estas nia spertulo ĉe konstitucioj. Li povos ellabori taŭgan planon.”

La knabinoj iris al Haroldo, kiu parolis dorse kuŝanta.

“Vi memoru,” li diris, “ke nuntempe ni havas nur batalestrojn. Ili ne estas komitato, sed nur estroj de batalantaroj. Efektive nia bando nuntempe estas batala organizo. Nia sola signo estas bastono. La organizo por pli paca afero estas la konkero-registra, kaj ni ne elektis la konkero-registristojn. Estas sep knabinoj kaj dek kvar knaboj. Tio rajtigas vin al du helpaj batalestroj, kaj mi supozas ke vi elektos Rozon kaj Johaninon. Ĉu?”

Estis senduba konsento. Haroldo ekstaris. “Bone. Tio formas bazon por diskutado.” Li plilaŭtigis la voĉon, kaj demandis al la knaboj, ĉu ili akceptas tion ĉi. Ili jesis. Al ĉiuj li diris, “Mi proponas ke ni reelektu batalestrojn, senpense pri ies populareco, sed nur ties batalpovo. Tio povus esti malsekreta. Sed ankaŭ ni elektu komitaton por–ho! hm! nu! ho! por pli ĝeneralaj aferoj, ekzemple, konkursoj kaj tiel plu. Eble ni povos aranĝi piediradojn. Ĝi havus prezidanton sed ĉiu estus egala en ĝi. Kaj ni enĵuru la knabinojn kaj donu al ili bastonojn–tio estus nur signo. La voĉdonado por la komitato estu sekreta, kaj ĝi havu tri anojn–unu knabinon kaj du knabojn. Neniu batalestro estu elektebla al ĝi, sed ĉar nia plejgranda agado estos batalado, la batalestroj havos sufiĉon por fari. Se ni estus havintaj tian organizon je