Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mardo matene, ni povus esti organizintaj tre efikan sabotadon por regajni la rajton ludi piedpilke. Kiel estis, du el niaj plej bonaj anoj estas vergitaj kaj nur Salter regajnis la rajton–almenaŭ mi tion opinias.”

Li tre lerte akiris la plejmulton da aprobo por sia plano. Ĝi favoris la knabinojn (se egaleco al inoj estas favora), kaj akiris aprobon de la pli junaj, kiuj elektis Alanon ne pro lia batalpovo sed ĉar ili ne volis esti regataj de la plimaljunaj. Lia parolado haltiĝis de Rikardo Harris, kiu diris, “Mi ankoraŭ kredas ke ni devus esti difinintaj babiliston.”

Okazis ridoj, sed Haroldo tenis la mienon serioza kaj aldonis, “Mi kredas ke estas tute juste al la Robertson-oj ne havi la efektivan elektadon de la komitato ĝis kiam ili povos alesti. La reelektado de la batalestroj estas malsimila, ĉar...”

“Jes, mi komprenas,” interrompis Jaĉjo Stokes.

“Ho! se iu nin perfidos ni povos juĝi tion per la komitato,” proponis Alfredo Baker.

“Ili ja povus enketi sed kie estas ia malkonsento, la tuta grupo havu la finan decidon,” diris Haroldo. “Sed ĝi estas bona ideo. Mi mem ne pripensis tion. Ĝi vere estas bona ideo.”

La flatetado de Haroldo jam havis la deziratan efikon. Efektive Alfredo, kiu ne estis akirinta oficon antaŭe, ekvidis la ŝancon gajni oficon. Alano Hawkins ne estis eksterordinare bona kiel batalestro, sed li kredas ke li pruvos sin tre bona ĉe administrado.

“Nu, ni voĉdonu ĉu ni aprobas la planon aŭ ne,” diris Jaĉjo.

“Bone,” diris Haroldo.

Ili tuj voĉdonis. La knabinoj subtenis la ideon. Tiam Alano Hawkins kaj Alfredo kaj Johano Baker ankaŭ voĉdonis por la ideo. Sekvis Frederiko Harris kaj Ronaldo Thompson. Jen estis surprizo kiam Miĥaĉjo Rafferty sekvis Alfredon Baker. Li rezonis ke eble li estos batalestro kiam Alano Hawkins kaj eble Jaĉjo Stokes ne akceptos tiun oficon, ĉar