Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili volas konkuri por aneco al la komitato. Keneto sekvis, ĉefe ĉar Alano estis senhezite subteninta la proponon. Kiam Jaĉjo, Roberto, Vilhelmo kaj Rikardo vidis tian subtenon por la propono, ili rapidis subteni ĝin ĉar ili deziras oficojn. Tiel kaj tial la Gordon-anoj, sen kontraŭa voĉo, subtenis ‘fantazian’ proponon de fratinregata, preskaŭ inecaĉa, knabo. La racio venkis–jen la sola verdiro.

Jaĉjo demandis, “Kiom da batalestroj ni bezonas?”

“Ni memoru ĉi tion,” diris Haroldo. “Se la knabinoj elektos Rozon kaj Johaninon kiel batalestrojn, ili devos elekti alian homon kiel komitatanon.”

“Ĉu tio signifas ke Rozo kaj mi ne estu komitatanoj?” demandis Johanino.

“Ne,” respondis Haroldo. “Mi proponas ke ni ĉiuj elektu batalestron, kaj vi elektu unu helpan kaj la knaboj du.”

“Vi havas juristan menson,” komentis Alfredo Baker.

“Ne diri trompistan,” ekdiris Rikardo Harris ŝerce. Haroldo ridetis.

“Nu, ni komencu la elektadon,” proponis Alfredo Baker.

“Nomproponoj bezonataj,” anoncis Haroldo.

Roberto Thompson proponis Jaĉjon. Jaĉjo estis dubinta ĉu akcepti proponiĝon kiel batalestro aŭ konkuri por aneco al la komitato, sed li konstatis ke kiel batalestro li havus regpovon superan ĉe la ĉefaj faroj de la bando. Tamen se li malakceptus kaj gajnus anecon al la komitato li estus nur egala al la du aliaj. Tial li akceptis la proponon kaj elektiĝis de ĉiuj.

Ĉe la knabinoj estis diskutado ĉu Johanino estu batalestro helpa kaj Rozo la komitatano, aŭ inverse. Heleno Hawkins proponis ke Rozo estu la helpa batalestro. Ĉar ĉi tiu estis la sola propono, la knabinoj difinis Rozon teni tiun oficon.

Alano Hawkins, kiel atendite, rifuzis proponiĝi kiel batalestro. La knaboj sendispute tiam elektis Vilhelmon Price kaj Roberton Thompson kiel siajn batalestrojn helpajn.

“Ni elektu la komitaton morgaŭ posttagmeze,” proponis Jaĉjo. Neniu malkonsentis.