Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO DEK-DUA

LA “FIANĈIĜO”


ONI eble emus supozi ke Georgo kaj Barbro Robertson maltrafis ion ĉeestindan. Efektive, ili trafis ion pli gravan en la aferoj de la socio ol antaŭeniro ĉe la Gordon-anoj. Sinjorino Tremalion kaj ŝiaj prizorgatoj veturis al la ĉefa urbo en la sama omnibuso kiel Fraŭlino Burdon. En la urbo la instruistino esploretis la butikojn, kaj en librobutiko renkontis kunulinon, Fraŭlinon Radley, kiu diris:—

“La batalo jam komenciĝis. Mi estis tute prava kiam mi profetis ke ĉi tiu loĝigado naskus malpacon. Mi faros proponon al la kunveno ke ili instigu la Nacian Agadan Komitaton postuli ke niaj infanoj kamploĝu, aŭ loĝu en malnovaj domegoj. Se oni ne deziras loĝigiton oni plendas al iu loka riĉulo, kiu estas la loĝigiston aŭ regas lin, kaj forpelas la infanon je ia preteksto.”

Fraŭlino Burdon ridetis, “Jam unu tia afero okazis en mia vilaĝo,” ŝi diris. “Sed la pruvo estas tre malfacila.”

“Kompreneble,” diris Fraŭlino Radley. “Ĉiuj estas parencaj. Ili opinias ke ni estas fonto de mono. Ili havas sufiĉon por si mem, sed ili havas nenion per kio ili povas sin distri, krom klaĉado kaj ŝparado. Tial ili ne tro sin ĝenas. Kaj rilate al asekuro kontraŭ la malsaneco, ili ne pagos impostojn por helpi siajn najbaron. Ho ne! Tute ne!”

Fraŭlino Radley estis natura batalulino; ŝi aspektis kvazaŭ ŝi volas pugnofrapi la kamparanojn por veki ilin el ilia ĉiama dormo.

“Vi estas tute prava,” diris Fraŭlino Burdon. Tiam ŝi rakontis pri siaj spertoj tiaj, kiaj plenigas ĉi tiun libron, kaj Fraŭlino Radley reciprokas. Ĉi tio okazis en restoracio. Post la tagmanĝo ili apartiĝis. Piedirante laŭlonge unu straton, Fraŭlino Burdon hazarde renkontis Sinjoron Farley. Ili interparolis. Demandis Fraŭlino Burdon, “Ĉu vi scias ĝuste kie estas la kunvenejo?” “Ho! jes,” respondis li,