Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

donante malsimplan klarigon. Fine li diris, “Ĉu mi kuniru kun vi ĝis la kunvenejo?” Ŝi konsentis.

Tiel okazis ke Georgo kaj Barbro Robertson vidis ilin kune promenantaj. Nature ili elmontris la aferon al Sinjorino Tremalion, kiu tuj faris esploron por eltrovi ĉion, kion ili mem scias.

La sekvintan tagon, ekster la adorejo, Sinjorino Tremalion rakontis konfidence, al sia amikino Sinjorino Tucker, pri la afero. Sinjorino Tucker tuj poste renkontis Sinjorinon Colstone, kaj pasigis al ŝi la novaĵon. Ĉi tiu, kiu bedaŭris ke ŝi ne havas instruistinan loĝanton, rapidis rakonti al Sinjorino Hartly, iom pligrandigitan formon de la aventuroj de ŝia loĝantino.

Antaŭ la sunsubiro, ĉiuj en la vilaĝo sciis pri Fraŭlino Burdon kaj ŝia “fianĉo.”

Sabaton vespere, la Gordon-anoj komencis pripensi la okazontan elekton. Ili pensis jene:—“Estas preskaŭ certe ke Johanino Harris estos la knabina ano de la komitato. Vilheĉjo, Jaĉjo kaj Robeĉjo ne estos elekteblaj. Alano certe deziras esti elektita, ankaŭ Haroldo. Sed por kiuj la batalestroj voĉdonos? Alano plej kredeble estos elektata. Haroldo ne estos, se la pliaĝuloj voĉdonos por Alfreĉjo aŭ Rikaĉjo. Kaj ĉu Miĥaĉjo ricevos multajn voĉojn? Certe estos iom da aranĝita reciproka voĉdonado. Ĉiuokaze, kiom da povo havos la komitato? Jaĉjo, Vilheĉjo kaj Robeĉjo estas saĝaj. Ili certe havos povon. La voĉdonado estos sekreta. Eble mi donos voĉon por Haroldo. Mi havos alian voĉon.”

Kelkaj estis tute certaj pri kiuj ili voĉdonos. Haroldo estis la enigmo de la afero.

Dimanĉon matene, Haroldo Barnes kaj Rozo kaj la idaroj Stokes kaj Thompson renkontiĝis.

“Kie la enĵurado okazas?” demandis Rozo al Jaĉjo kaj Roberto.

“En la arbareto kiel je la lasta dimanĉo,” respondis Jaĉjo.

“Ĉu vi pretigis la bastonojn?” demandis Rozo.