Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Lastokaze ni detranĉis ilin por ni mem, sed ni helpos vin fari tion se vi volas,” respondis Jaĉjo.

“Dankon,” diris Rozo. “Mi supozas ke morgaŭ ni ekzercos por la venonta batalo.” Jaĉjo ridetis scivoleme al Haroldo.

“Ho! Mi opinias ke la komitato decidos tion,” li diris.

“Kien vi nun iras?” demandis Rozo.

“Nenien precize,” respondis Jaĉjo. “Ni povas nur paroli dimanĉe.”

“Estos sufiĉe da tio, danke al via konstitucio,” komentis Roberto Thompson. La babilado daŭris.

Je la konsentita tempo la tuta grupo, krom la subsepjaruloj kaj Fraŭlino Burdon, iris al la arbareto. Ili kunvenis sub la kverko. Rikardo Harris diris, “Antaŭ ol ni komencos ni devus decidi ĉi tion. La komitato devus prezidi ĉe la ceremonio, sed ni ankoraŭ ne elektis ĝin kaj triono de ĝi estos knabino, kiu ne estas enĵurita.” Li ridetis ĝoje, aŭ almenaŭ ĝue.

Haroldo rigardis lin malamike. Fine li diris, “Estas nenia bezono por oficiala prezidado ĉe la ceremonio.”

“Mi proponas ke ni elektu oficialan prezidanton por la ceremonio,” proponis Alano Hawkins.

Estis rida konsento, kaj oni proponis Jaĉjon por la ofico. Jaĉjo ridete diris ke pro tio ke li estas batalestro li ne povas esti administranto. Li proponis Haroldon, kiu elektiĝis. Haroldo prenis sian taskon serioze. Li altentenis sian brakon por silento. Tiam li diris, “La enĵurotoj unu post la alia iros antaŭ la tutan bandon kaj levos la dekstran manon. Komencu!”

Johanino Harris unue paŝis antaŭen. Demandis Haroldo, “Ĉu vi, Johanino Harris, deziras anecon al nia bando, kiel nebatalenda ano?”

“Jes.”

“Levu la dekstran manon kaj ripetu la jenan, ‘Mi ne perfidos la bandon!”

“Mi ne perfidos la bandon.”