Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komitato, kiun preskaŭ la tuta bando rigardis. Ili decidis ke morgaŭ estos sen ekzerco por la batalo, sed ili difinis mardon por tio. Ili konsentis ĉiam kunveni je dimanĉo kaj kiam iu ajn petos ĉi tion. Ili interkonsentis kunveni post la ekzercado je mardo kaj plej kredeble la lundon. Fine Haroldo diris al la bando, “Ni invitas vin ĉeesti kiam ni kunvenas. Alportu al ni viajn plendojn, opiniojn kaj tiel plu. Ni estas je via dispono.”

Estis ĝenerala opinio ke Haroldo estas iom fantazia, sed ankaŭ ke li volas ke lia plano bone efiku.

Poste Georgo Robertson diris al Edvino Smith pri la konkludo de Sinjorino Tremalion. Aliaj estis aŭdintaj pri la afero pere de siaj loĝejdonantoj. Estis eĉ famo ke ili estas gefianĉoj. Rozo aŭdis ĉi tion kaj estis interne ekscitita. Pri ĉi tio, la psikologoj donus longajn klarigojn, ĉiuj malsamajn.

Ŝi iris al Johanino Harris, kiu estis parolanta kun Ruto Stokes, kaj demandis al ili mallaŭte, “Ĉu vi opinias ke Fraŭlino Burdon kaj tiu viro amindumas?” Ruto Stokes estis surprizata. “Ne,” respondis Johanino, “mi kredas ke tio estas nur klaĉaĵo.”

“Ho! Ĉu?” diris Rozo. “Nu! Aŭdu ĉi tion.” Ŝi rakontis pri la parto de la parolado, kiun ŝi estis aŭdinta. La aŭdintoj esprimis viglan intereson. “Eble ŝi volas forlasi nin,” sugestis Ruto, klarigante ke la Londona Instruada Komitato ne dungas edziniĝintajn instruistinojn. La aliaj knabinoj ankaŭ aŭdis pri ĉi tio kaj iĝis tre sekretemaj kaj scivolemaj.

ĈAPITRO DEK-TRIA

LA “GEAMANTOJ” RENKONTIĜAS


LUNDON, Fraŭlino Burdon memorigis la grupon ke morgaŭ ili denove renkontos la Trig-anojn sur la montetaro. La knabinoj pensis, “Se ni atente rigardados ilin, eble ni ekvidos ilin interkisi.” Alfredo Baker levis la manon kaj