Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

demandis, “Kion ni faru pri trinkaĵo? Boteloj plenaj da akvo estas tre pezaj.”

“Jes. Pajnto[1] da akvo pezas funton kaj kvaronon. Sed mi ne povas multon fari. Kompreneble oni povus insisti ke ĉiu portu sian justan porcion, sed mi ne povas imagi ke iu pruntedonos al ni ĉevalon kaj ŝarĝveturilon, eĉ se iuj el ni povus ĝin veturigi.” La idaroj Harris, Baker kaj Thompson, kaj Jaĉjo Stokes kaj Miĥaĉjo Rafferty tuj eklevis la manon kaj asertis ke ili povus tion fari. Fraŭlino Burdon ne estis multe surprizata.

Post la lecionoj kelkaj naĝis en la rivereto. Ankaŭ oni ludis konkere. Jaĉjo kaj Ruto Stokes kaj Haroldo Barnes foriris por esplori la ĉirkaŭan terenon. Ili esploris ĝin antaŭe, sed ili deziris esti for de senfinaj petoj por registri konkerajn poentojn.

“Ho! Mi supozas ke mi devas danki al via komitato pro ĉi tiu libera vespero,” diris Jaĉjo al Haroldo.

“Nu. Mi ne aprobas esti regata de batalemuloj,” respondis Haroldo.

“Nek mi. Ni havis streĉan semajnfinon. Ĉu ne?”

“Certe. Mi supozas ke ni estos la defendantoj la venontan okazon?”

“Jes.”

“Ĉu mi estos batalanto?”

“Jes. Estos mi, Robeĉjo, Vilheĉjo, Alfreĉjo, Miĥaĉjo, Rikaĉjo kaj vi.”

“Ĉu mi estas pli bona ol ekzemple Alano aŭ Georgo?”

“Ĉu vi timas?”

“Ho ne! Tute ne! Sed mi ne estas bonega batalanto.”

“Vi sufiĉas.”

“Kion vi opinias pri ĉi tiuj famoj pri Fraŭlino Burdon?” demandis Ruto, iome ruĝiĝante. Ŝi mem ne sciis kion opinii.

“Ĝuste tia, pri kio la kamparanoj ĝojas klaĉi,” diris Jaĉjo. Ruto miskomprenis la respondon. Ŝi kredis ke Jaĉjo opinias ke ne decas paroli pri la amindumado kaj la geedziĝado. Li vere volis diri, ke la kamparanoj estas tiel

  1. Angla mezuro—iom malpli ol duon-litro