Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malgrandanimaj ke ili klaĉadas eĉ pri tiaj inecaĉaj aferoj. Ili ĝuis la piediradon.

Je la sekvinta tago, mardo, la bando kaj Fraŭlino Burdon ekvojaĝis al la montetoj denove. Multaj portis botelojn da akvo. Ili trovis ke la Trig-anoj atingis la teramasegon antaŭ ol ili. Sinjoro Farley alportis pilkon, kaj baldaŭ la knaboj ludis piedpilke. La knabinoj ŝnursaltis kaj ofte ekrigardis al la du geinstruistoj. Ĉi tiuj sidis kune sur la pluvmantelo de la instruistino.

“Kiel estas aferoj de kiam mi laste vin renkontis?” demandis Sinjoro Farley.

“Ho! Mi restis en la vilaĝo. Mi jam aŭdis malfeliĉigajn historiojn, sufiĉajn por kvin jaroj.”

“Jes, kaj en la kamparo ili estas tiel blasfemige efikaj, ĉar oni nur vivetas kaj laboretas dum la tuta tago. Necesas bomboj por veki ilin.”

“Ili estas tiel avaraj kaj ŝparemaĉaj.”

“Jes, kaj ili ne zorgas pri la saneco. Se iu malsaniĝas ili ne multe zorgas. Eble li resaniĝos—aŭ mortos.”

“Jes. Varoj kostas malpli ol en la urboj—sed oni ne aĉetas ilin. Oni amuzas sin per laboro kaj por distro oni laborigas aliajn.”

“Kaj ili klaĉegas. Proksimuloj scias pli pri persono ol li mem scias!”

“Mi jam aŭdis multon pri malbona traktado de elurbigitoj. Oni devus esti metintaj ilin en tendarojn kaj domegojn. Oni imagas ke ni estas bovinoj.”

“Sed ili konstruas ejon por la bovinoj.”

“Ili kvazaŭ melkas nin sed ne konstruas ion por ni. Burke[1] prave diris ke la popolo rajtas iom da rekompenco pro sia sklaveco.”

“Ĉu li diris tion?”

“Jes, li estis bona paroladisto, sed la tiama reĝo subaĉetis lin.”

“Ĉu vi interesiĝas pri la historio?”

  1. Fama brita oratoro de la 18a jarcento