Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Ne multe, sed ĉe la universitato raciismano, kiu admiris Tomason Paine, detale rakontis al ni pri tio.”

“Ho! ĉi tie oni adoras la oran bovidon, ĝenerale en la formo de la loka plejriĉulo.”

“Vi tute pravas. Ŝajnas ke la ĉefa loka familio ne amas la elurbigitojn ĉar ĉi tiuj ne fleksas la genuon.”

“Jes. Ni ankaŭ havas lokan diktatoron, kiu malaprobas ke ni ne iras al la preĝejo dimanĉe. Sed ni havas Jozeĉjon, kaj ankaŭ estas Irlandanidoj, kiuj tamen ankoraŭ ne kontaktis la lokajn katolikojn. Estus bone, se bombo falus sur la preĝejon; tiam ili eble formetus iom da sia senpenseco kaj senzorgeco. Ankaŭ ni ne povus ĝin ĉeesti.”

Ili daŭrigis paroli pri profesiaj aferoj. Dum ĉi tiu tempo la knabinoj scivolis, kaj imagis la interparoladon de la geinstruistoj. Neniuj aranĝoj por plua renkontiĝo estis faritaj. Ĉi tio igis iujn knabinojn kredi ke la geinstruistoj faris aminduman malkonsenton. Al la aliaj, ĝi estis pruvo ke la famo estas malvera. Tiel ankaŭ kredis tiuj knaboj, kiuj pripensis la aferon.

Kiel eble plej frue post kiam la grupo estis reveninta al la vilaĝo, Rozo kondukis Haroldon flanken. “Kion montras la fakto ke Fraŭlino Burdon kaj Sinjoro Farley ne aranĝis novan renkontiĝon?”

“Eble ili deziras interkisi sekrete,” sarkasme respondis Haroldo.

“Ho! Ĉu vi ne povas vidi ke ili amindumas?” demandis Rozo, ĝene kaj sentimentale.

“Kial vi interesas pri la aferaĉo?”

“Ĉu vi ne interesas pri aferoj de plenkreskuloj?”

“Jes, sed ne tiaj. Tamen mi opinias ke ili ja ne amindumas. Vi estas je la inecaĉa aĝo. Jen ĉio.”

“Mi tre deziras pruvi vin malprava.”

“Konstatu ĉi tion, Rozo, vi... vi ŝajnigas vin esti malsaĝulino. Mi sciigas vin por via propra bono. Kaj eĉ se ili amas unu la alian ne estas via afero. Tio ne alportas al